From Wikipedia, the free encyclopedia
Lingva Festivalo estas publika evento, dum kiu lingvaj institucioj (lernejoj, eldonejoj…) povas prezenti sin, kaj kie la publiko povas senpage (aŭ foje ne) ekkoni diversajn lingvojn dum prelegoj kaj lecionetoj. Lingvaj festivaloj volas plifortigi la ideon ke estas de plej granda graveco lerni kaj instrui lingvojn sendepende de ilia statuso kaj ekonomia povo.[1]
Oni povas paroli pri du specoj de Lingvaj Festivaloj: foira (aŭ 'standa') kaj lingvoinstrua (aŭ 'lingvoprezenta'). Dum la 'foira' Lingva Festivalo oni instalas budojn, standojn de lingvoj kaj la deĵorantoj respondas al eventualaj demandoj de interesitoj, reklamas siajn lingvojn, disdonas flugfoliojn. Samtempe povas okazi koncertoj de folkloraj bandoj ks. Dum la 'lingvoinstrua' Lingva Festivalo la atento estas donata al mallongaj enkondukaj lecionoj de koncernaj lingvoj (lingvaj prezentoj), kiuj daŭras 20-50 minutoj kaj kelkfoje ripetiĝas por novaj vizitantoj.
En la unua Lingva Festivalo de Francio en 1995, partoprenis 32 lingvoj. En la dua festivalo en 1996 estis jam 65. En la tria, 85. La plej grandaj festivaloj ĝis nun okazis en Ĉinio kaj Anglio kun pli ol 100 lingvoj en ambaŭ aranĝoj[2].
Esperantistoj elpensis kaj organizis en diversaj landoj (Francio, Belgio, Rusio kaj aliaj) la formulon de lingvaj festivaloj[3] kiuj estas paradoj de lingva diverseco, kie plej diversaj lingvoj estas prezentataj en formo de enkondukaj lecionoj, sendepende de la kvanto de parolantoj[4].
Por la unua fojo esperantistoj partoprenis en la organizado de lingva festivalo en Sydney.
En Minsko, la Belorusia Ŝtata Universitato sukcese okazis jam plurfoje la Minska Lingva Festivalo[5]. La festivalo iniciatita de Anton Somin, talenta lingvisto kaj la vicdirektoro de la Moskva Lingva Festivalo, rapide evoluis, kaj fariĝis pli kaj pli riĉ-enhava kaj amasa. En la tria Minska LF ĉirkaŭ 700 homoj vizitis 50 prilingvajn lecionojn kaj lingvistikajn prelegojn[6].
En Leuven (Loveno, Belgio) okazis ĉiu dua jaro lingva festivalo organizita fare de la loka Esperanto-grupo Esperanto 3000 ĝis la jaro 2016. Poste ne plu, sed depost 2017 en formo de trilingva festivalo nomata "Hungaromania" dum kiu la hungaraj lingvo, kulturo kaj lando estos la centraj temoj. Samtempe ĝi estas tutlanda festo okaze de la Semajno de Internacia Amikeco.
En la markola urbo Oostende, La Konko okazigis la 28-an de aprilo 2018 lingvan festivalon ĉefe pri lingvoj de la lokaj enmigrintoj (krom Esperanto, ankaŭ la araba, armena, kurda, kikongo, svahila kaj hispana lingvoj.
La International Languages Festival = internacia lingva festivalo , estas ĉiujara evento kiun organizas la Universitato de Sheffield por celebri la kulturan diversecon. La oficiala partnero kaj sponsoro de la studenta unio de Sheffield University estas la brita Esperanto-aoscio[7]. En 2013 kaj 2014 ankaŭ okazis lingva festivalo en Londono[8] [9]
La plej granda Lingva Festivalo laŭ nombro de ĉeestantoj kaj de kursetoj estis tiu de la Universitato de Nankino en Ĉinio, la 10-an kaj 11-an de majo 2008, kun 13.547 ĉeestantoj en 250 kursetoj kun 72 lingvoj (kaj dialektoj).
Esperantistoj ne nur dum festivaloj partoprenas sed ankaŭ okaze de alispecaj eventoj kiel ekzemple la Eŭropa tago de lingvoj fine de septembro ĉiujare dum kiu okazas centoj da eventoj dise en Eŭropo (kaj en la mondo) por celebri la lingvan riĉecon de nia planedo kaj por atentigi pri la graveco de lingvolernado[10].
La unua lingvoinstrua' versio de Lingva Festivalo sub la nomo LinguaFest' iniciatis kaj organizis la 11-an de marto 1995, usona esperantisto Dennis Keefe en la franca urbo Tours, Francio. Dum tiu festivalo estis instruataj 32 lingvoj en 96 kursetoj. Estis kolektitaj ĉirkaŭ 30 instruistoj, kiuj donis et-kursojn pri 32 fremdaj lingvoj kun 789 ĉeestantoj. Sume estis donitaj 96 et-kursoj (fulmkursoj), ĉiu kun 40-minuta daŭro kaj estis almenaŭ 800 vizitintoj. La Festivalo komenciĝis je la 10-a horo matene kaj finiĝis je la 19-a horo vespere. La plej alta viziteco estis registrita inter la 15-a kaj 18-a horoj.
En 2020 en Françoise Noirreau organizis lingvan festivalon en Bretonio kaj atentigas la partoprenantajn instruistojn pri tio, ke ili ricevas ateston pri ilia lingvoprezento — io tre interesa por rifuĝintoj aŭ novaj civitanoj en Francio, ĉar tio povas helpi en la administra protokolo pri agnosko de ilia implikiĝo en la nova lando.
En Tuluzo regule okazis la 'Prima de la lengass' (Printempo de la lingvoj) en kiu ĉiuj lingvoj prezenteblas sendepende de ilia statuso, Ĝin organizas loka kultura centro kaj Claude Sicre, aktivulo por la okcitana lingvo kaj Esperanto.
En la jaro 2015 en Oostende, Belgio, okazis Lingvofestivalo kadre de la 48-a ILEI-Konferenco tie. En la jaro 2018 en Madrido, Hispanio, okazis Lingvofestivalo kadre de la 51-a ILEI-Kongreso tie sub la gvidado de Irina Gonĉarova kaj Dennis Keefe.
La unua lingva festivalo de Indonezio, la Surabaya Language Festival = Surabaja lingva festivalo , okazis en 2018 en Surabajo, la dua plej granda urbo de la lando. La festivalon administris studenta organizo nomata Lingua Franca Community. La festivalo okazis dufoje, en 2018 kaj 2019.[11][12]
La lingvofestivalo en Montrealo kiu antaŭe nomiĝis 'Norda amerika poliglota simposzio" (NAPS), trovis ĝian originon en eventoj kaj renkontiĝoj organizitaj de la tutmonda komunumo de poliglotoj[13].
Kadre de Leeuwarden (frisa : Ljouwert) = Loveno eŭropa kultura urbo en 2018, okazis ankaŭ lingvofestivalo nomata „Lân fan taal’ (lando de lingvo) kies elirpunkto estis „Festi vian lingvon en libera ŝtato“ al kiu multaj institutoj kaj personoj, ne nur el Frislando, kunlaboras por doni estontecon al plurlingveco, vivigi lingvojn, ludi kun lingvoj kaj paroli ilin. Dum la tuta somero 30 lingvaj komunumoj prezentiĝas, ankaŭ tiu de parolantoj de Esperanto[14].
En 2017 okazis "Limbas", Lingva Festivalo de poliglotoj en Sant'Antioco, urbeto sur la insulo apud Sardio en Italio.
Laŭ la principa modelo de LingvaFest' en Tours, la lingvofestivala agado komenciĝis por la unua fojo en Rusio en la urbo Ĉeboksari ekde 1996[15]. Post la Lingva Festivalo de Tours, la festivala tradicio en Ĉeboksari restas la plej longdaŭra seninterrompa ĉiujara festivalo en la tuta movado. La ĉeboksara sukceso instigis ankaŭ aperon de ĉiujaraj lingvaj festivaloj en kelkaj urboj de Rusio: Moskvo, Sankt-Peterburgo (unue en 2004), Uljanovsk, Volgograd, Ufa, Permjo, Kaluga[15][16] kaj Iĵevsk (Urdmurtio)[17]. La ideo de la festivalo en Udmurtio estis ne nur montri la diversecon de la lingvoj en la mondo, sed ankaŭ atentigi pri la multlingveco en Udmurtio mem kaj interesi homojn pri iliaj gepatraj lingvoj, ke ili lernu kaj konservu ilin[18][17].
En 2012 la unuaj lingvaj festivaloj okazis en Kalugo kaj Velikij Novgorod.
Ekde 2013 lingvaj festivaloj ĉiujare okazas ankaŭ en Minsko.
En 2016 okazis la deka jubilea lingva festivalo en Sankt-Peterburgo dum kiu okazis 50 eventoj, 38 prezentoj de lingvoj (i.a. unuafoje la dotrakia), prelegoj kaj parola klubo en Esperanto[4]. En ĝi oni uzis blokojn de po 50 minutoj, ĝis dek lecionoj okazas en ĉiu bloko samtempe por ke la ĉ. 400 partoprenantoj ĉiuhore havu elekton inter kelkaj lingvoj.
Dum du lingvofestivaloj en Rusio prezentis Esperanton Petro Fedosov, naskiĝinta en 2004 kaj pluparolanta esperantisto-aŭtodidakto ekde la fino de 2015. En la lingvofestivaloj de 2016 kaj 2017 li estis 12-jara kaj furoris kiel escepte juna lingvoprezentanto en la ĝistiama historio de la lingvaj festivaloj en Rusio.[19]
En 2018 okazis lingvofestivaloj en Iĵevsko[20], Kaluga[20], Samara[20] kaj kelkaj aliaj urboj. La festivalo en Velikij Novgorod iĝis dutaga kaj havas konferencon por sociolingvistoj inter la programeroj.
En 2019 okazis la unua lingva festivalo en Vladikavkaz (la 25-an de novembro) nome Lingva Festivalo en Vladikavkaz.
En Bratislavo (2017) okazis la unua internacia lingva festivalo en Slovakio kun la nomo LingvaFest’. Grava parto de la programo estos mallongaj lingvaj kursoj laŭ la “lingvofestivala” maniero de Denis Keefe: mallongaj 30-minutaj lecionoj de fremda lingvo, kiuj celas prezenti al la partoprenantoj iun parton de la lernado de specifa lingvo, kutime la elparolregulojn, bazajn frazojn, specifaĵojn de la gramatiko k.s. La prelegoj estis tre diversaj: aplikaĵoj por lerni lingvojn, la romaa en Slovakio, kiel vivi kun surdulo, kiel lerni lingvojn tradukante per Vikipedio, ktp[21]. Okazis en la Ekonomika universitato la lingvopolitika konferenco kun la nomo “Lingva komunikado kaj kompetentecoj en EU (laboro, moveblo, kresko kaj situacio post Briteliro)” kunlabore kun la Fakultato de Aplikataj Lingvoj de la Ekonomika Universitato[22].
LingvaFest okazis ankaŭ en 2018 kaj estas planata por 2019.
Lingvofestivaloj en Ukrainio okazis en diversaj urboj kaj eĉ tutrespublika (kadre de la universitato de Jalto) kun plene esperantista organiza skipo. Dum ĝi okazis ankaŭ lingvokompara tradukokonkurso[23] kiun organizis la odesa esperantisto Ihorj Glagolevskij[24].
Sub la nomo Cucumberia esperantistoj organizis rolludon dum la Youth Option Festivalo (YO ! Fest 2017), ĉiujara junulara festivalo, organizita de la Eŭropa Junulara Forumo. En la revuo Kontakto oni priskribas ĝin tiel : "Cucumberia estas fikcia lando kun sufiĉe komplika lingva situacio. Kvin diversaj lingvokomunumoj troviĝas tie kaj ĉiu komunumo volas siajn lingvajn rajtojn. La partoprenantoj dividiĝas en kvin grupojn. Kvar el tiuj reprezentas unu el la lingvaj komunumoj de la lando, la kvara grupo reprezentas ĝian registaron. La ludantoj en grupoj diskutas kiamaniere dividi la specifan kvanton de la mono inter ĉiuj lingvokomunumoj por eduka sistemo kaj amaskomunikiloj. Ĉar la kvanto de la mono ne sufiĉas por kontentigi ĉiujn lingvokomunumojn, la registaro devas trarigardi kaj pridiskuti la proponojn de ĉiuj komunumoj kaj fini per akceptebla kompromiso[25].
Pli da detaloj sub: Kvizo
La Esperanto-klubo MASI el Moskvo kiu organizis festivalon de lingvoj aŭdigis kantojn en fremdaj lingvoj ligita al lingvokvizo en kiu la partoprenantoj devis diveni la lingvon en kiu oni kantas. Ankaŭ dum YO ! Fest 2017 kaj Lingvafest 2017 en Slovakio okazas lingvokvizo. Dum PEKO 2016 okazis lingva kvizo en formo de kvizo en kiu oni devis diveni la lingvon de deko da aŭdigitaj kantoj en diversaj lingvoj[26][27].
Olga Gribovan, el Ĉednestrio, raportante pri la Lingva Festivalo 'Ĉielarko de lingvoj' (2006) organizita de la Odesa Junulara Esperanto-Klubo, rimarkis ke nenie ŝi renkontis neniun lokon kie apud poliglota konkurso eblas samtempe ĝui tiom da dancoj, muziko kaj kantoj en tioma diverseco [27][28]. Vidu ankaŭ: Multlingveco en muziko.
Pli detala artikolo pritrakstas la instruadon de Esperanto al rifuĝintoj.
Iuj esperantistoj ne instruas Esperanton al rifuĝintoj sed uzas ilian amon de lingvoj por instrui la propran denaskan, nacian lingvon : ekzemple Patrick Boets (Belgio) por la nederlanda kaj Maria Merla por la germana dum ŝi lernas la araban siavice[29].
ILEI proponis liston de esperantistoj, kiuj instruis sian nacian lingvon kaj/aŭ Esperanton al rifuĝintoj por ebligi interesan pedagogian interŝanĝon de diversaj spertoj tiukampe[30].
André Cherpillod, Promenante tra la lingvoj, Courgenard: La Blanchetière, 2017, 131 p., ISBN 9782366200461
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.