La Ligo de Usonaj Verkistoj aŭ en usonangla League of American Writers estis asocio de usonaj romanistoj, dramaturgoj, poetoj, ĵurnalistoj, kaj literaturaj kritikistoj lanĉita de la Komunisma Partio de Usono (CPUSA) en 1935. Tiu grupo inkludis membrojn de la Komunisma Partio, kaj tiele nomitaj "vojkunuloj" kiuj deproksime sekvis la politikan linion de la Komunisma Partio sen esti formale partimembroj, same kiel individuojn simpatiajn al specifaj politikoj proponitaj de la organizaĵo.
La politikaj celoj de la Ligo ŝanĝis laŭlonge de la tempo kongruek un la ŝanĝanta partilinio de la CPUSA. Komencinta kiel kontraŭfaŝisma organizaĵo en 1935, la Ligo turniĝis al kontraŭmilita sinteno sekve al la subskribo de la Pakto Ribbentrop-Molotov de 1939 kaj al promilita sinteno post la germana invado de Sovetunio okazinta en Junio 1941. La organizaĵo elstaris en la defendo de la respublika Hispanio dum la Hispana Enlanda Milito kaj por havigo de financa kaj morala subteno al bezonantaj verkistoj kaj en Usono kaj internacie.
La organizaĵo estis nuligita en Januaro 1943.
- Franklin Folsom, Days of Anger, Days of Hope: A Memoir of the League of American Writers, 1937-1942. Niwot, CO: University Press of Colorado, 1994.
- Henry Hart (eld.), The American Writer's Congress. New York: International Publishers, 1935.
- Gvidilo al la arkivoj de la Ligo de Usonaj Verkistoj, Bancroft Library, University of California, Berkeley.
- Teksto de alvoko por Kongreso de Usonaj Verkistoj, Arkivigite je 2008-04-04 per la retarkivo Wayback Machine The New Masses, 22a de Januaro, 1935, pg. 20.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.