From Wikipedia, the free encyclopedia
Leticia estas urbo, rivera haveno, universitata urbo, ĉefurbo de la departemento Amazono en Kolombio. La urbego apartenas ankaŭ al urbaro.
Leticia | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Kolombio urbo en Kolombio limurbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 32 450 (2005) [+] | ||||
Loĝdenso | 9 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 4° 13′ S, 69° 56′ U (mapo)-4.215-69.941111111111 [+] | ||||
Alto | 96 m [+] | ||||
Areo | 3695 km² ( 369 500 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC-05:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Leticia (Colombia) [+] | |||||
Leticia estas la plej suda urbo de Kolombio situanta laŭ maldekstra bordo de Amazono (rivero). Sur la sama flanko, sed jam en Brazilo etendiĝas Tabatinga (Amazonio) (same havenurbo). Tiu parto estas Trilanda punkto de Kolombio, Brazilo kaj Peruo. Leticia kaj Tabatinga nun preskaŭ kreskas kune kaj oni povas viziti la alian urbon sen iu ajn kontrolo. Bogoto troviĝas aere preskaŭ 500 km, sed voje jam 730 km.
Leticia estis fondita en la 25-a de aprilo de 1867 fare de Benigno Bustamante - tiam sub nomo Sankta Antonio - kiel perua haveno. La loknomo estis ŝanĝita al Leticia jam en la sama jaro. La haveno prosperis pro kolektado kaj liverado de kaŭĉuko. En la jaroj 1932 kaj 1933 milito okazis inter Kolombio kaj Peruo por Leticia. En la sekva jaro oni decidis pri tio, ke la urbo apartenu al Kolombio.
En Leticia oni okupiĝas pri fiŝkaptadoj, lignaĵoj kaj turismo, krome la kamparanoj kultivas rizojn, bananojn, maizojn.
Leticia situus en tropika klimato. Inter la monatoj ne estas granda diferenco en la vetero. La averaĝa temperaturo estas 27 °C. Jare pluvas po 3315 mm.
Leticia ne estas atingebla tra la kolombia vojreto el Bogoto, ja trans la pluvarbaro mankas ŝoseo. En la urbo internacia flughaveno funkcias. Gravas ankaŭ la haveno.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.