From Wikipedia, the free encyclopedia
Antaŭ 1832, la britan parlamenton ĝenis multaj elektaj problemoj. Ekzemple, malmulte da homoj havis balotrajton, kaj balotrajt-posedantoj ne estis ebene troveblaj en la elektodistriktoj. Kelkaj havis plurbalotrajtojn. Ankaŭ vendo de voĉdonoj kaj aliaj koruptadoj ofte okazis.
La Representation of the People Act 1832 (Leĝo pri popola reprezentado, 1832), foje konata kiel la First Reform Act aŭ Great Reform Act (Unua, aŭ Granda, leĝo pri (parlamenta) reformo) leĝiĝis en 1832 kaj grande reformis balotrajtojn kaj balotsistemon en Britio - pli ĝuste, en Anglio kaj Kimrio. Ĉefe, ĝi multe reformis elektodistriktojn kaj balotrajton, kaj komencis sistemon registri balotrajt-posedantojn.
La leĝo klarigis ke virinoj ne rajtis baloti, kiu antaŭe ne estis precize skribita. Ankaŭ la leĝo ampleksis viran balotrajton al viroj kiu posedis landon, aŭ kiu estis urbaj dommastroj de domoj, kiuj valoris po pli ol dek pundoj por jaro.
Aliaj similaj leĝoj reformis balotsistemojn de Skotlando kaj Irlando - la Scottish Reform Act (Skotlanda leĝo pri (parlamenta) reformo) kaj Irish Reform Act (Irlanda leĝo pri (parlamenta) reformo).
La Representation of the People Act 1867 (Leĝo pri popola reprezentado, 1867), foje konata kiel la Second Reform Act (Dua leĝo pri (parlamenta) reformo) leĝiĝis en 1867 kaj ampleksis balotrajton al ĉiuj viroj kiuj pagis lokajn dommastrumajn impostojn. Efektive, ĝi ampleksis balotrajton al laboristaro. Ĝi ankaŭ plu reformis elektodistriktojn.
Denove, ĉi tiu leĝo efikis nur en Anglio kaj Kimrio. Aliaj similaj leĝoj reformis balotrajton en Skotlando kaj Irlando.
La Representation of the People Act 1884 (Leĝo pri popola reprezentado, 1884), foje konata kiel Third Reform Act (Tria leĝo pri (parlamenta) reformo) leĝiĝis en 1884. Ĝi ampleksis balotrajton al ĉiuj viroj kiu posedis aŭ luis landon aŭ domon kiu valoras po almenaŭ dek pundoj por jaro.
La Representation of the People Act 1918 (Leĝo pri popola reprezentado, 1918), foje konata kiel Fourth Reform Act (Kvara leĝo pri (parlamenta) reformo) leĝiĝis en 1918 post la unua mondmilito. Ĝi ampleksis balotrajton por viroj por agnoski ilian deĵoron en la milito. Ĝi ankaŭ ampleksis balotrajton al kelkaj virinoj, eble pro la sama motivo, sed eble por aliaj politikaj tialoj.
Pro ĉi tiu leĝo, povis voĉdoni plenaĝaj (t.e. pli ol 21-jaraĝaj) viroj, kaj virinoj kiu aĝis pli ol 30 jaroj. Tamen, oni devis aperi, aŭ onia edzo devis aperi, en la registro de loka registaro. Oni aperis en tiu registro se oni pagis lokajn dommastrumajn impostojn.
7 % da homoj ankoraŭ povis baloti plurfoje, ekzemple se ili havis universitatan balotrajton.
La Representation of the People (Equal Franchise) Act 1928 (Leĝo pri popola reprezentado (egala balotrajto), 1928) - foje konata kiel Fifth Reform Act (Kvina leĝo pri (parlamenta) reformo) - leĝiĝis la 2-a julio 1928 kaj ampleksis balotrajton al virinoj egala kun viroj. Tio estas, balotrajton gajnis ĉiuj plenaĝaj (pli ol 21 jarojn) virinoj kiu pagis, aŭ kies edzo pagis, dommastrumajn impostojn.
La Representation of the People Act 1948 (Leĝo pri popola reprezentado, 1948), leĝiĝis la 30-a julio 1948 kaj finigis plurbalotrajtojn. Ĝi ankaŭ ampleksis balotrajton al ĉiuj plenaĝaj (pli ol 21 jarojn) loĝantoj, kaj multe reformis elektodistriktojn. Ĝi ankaŭ komencis regulojn pri kampanjadaj elspezoj kaj taktikoj.
La Representation of the People Act 1969 (Leĝo pri popola reprezentado, 1969), leĝiĝis en 1969 kaj ampleksis balotrajton al ĉiuj kiu aĝis almenaŭ 18 jarojn.
La Representation of the People Act 1983 (Leĝo pri popola reprezentado, 1983), leĝiĝis en 1983 kaj reformis regulojn pri kampanjadaj elspezoj kaj taktikoj. Ĝi malampleksis balotrajton el kondamnitaj homoj dum ili estas malliberigitaj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.