From Wikipedia, the free encyclopedia
La Lazura muŝkaptulo aŭ Marblua muŝkaptulo (Eumyias thalassina) estas birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj de la genro de Eumyias kiu enhavas tre bluajn speciojn ĉefe en la supraj partoj. Tiu estas indiĝena de la Hindia subkontinento, ĉefe en Malsupra Himalajo.
Lazura muŝkaptulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Eumyias thalassina (Swainson, 1838) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi nomiĝas tiele pro sia distinga nuanco lazura kiel la mara bluo, kion montras ankaŭ la latina scienca nomo kie thalassina elprenas la radikon el la antikva greka signife “maro”. Krom la ĝenerale brilblua koloro tiu specio havas mallarĝan nigrecan makulon inter la okuloj kaj la bekobazo (ankaŭ la beko estas nigra, same kiel la kruroj). Masklaj plenkreskuloj estas ege bluaj (tre brilhelaj ĉefe ĉe kapo kaj brusto) en ĉiuj areoj de la korpo, escepte la nigra okulmakulo kaj la griza subpugo. Inaj plenkreskuloj kaj nematuruloj estas pli helbluaj.
Ili estas interesaj inter muŝkaptuledoj ankaŭ ĉar ili manĝas super la nivelo de la kanopeo kaj ripozas sur elektraj kabloj aŭ videble sur arbopintoj.
Tiu orientalisa specio estis iam lokata en la genro Muscicapa kaj oni sugestis, ke ĝi estas pli proksima al la muŝkaptuledoj de la genro Niltava.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.