Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Latvia Kamparana Unio (latve Latvijas Zemnieku savienība, ankaŭ tradukebla Unio de Kamparanoj de Latvio aŭ Unio de Terkultivistoj de Latvio) estas centrisma politika partio en Latvio, aparte orientita je la interesoj de agrikulturistoj. Fondita en 1917, ĝi estis la plej influa konservativa politika partio inter la Unua kaj Dua Mondmilitoj, dum la periodo de la latvia milito de sendependeco de la Rusia Soveta Federacia Socialista Respubliko en 1918 ĝis la armea okupo de Latvio fare de Sovetunio en 1940, post kiam la partio estis malpermesita de la komunistaj okupantoj. La partio reformiĝis kaj reeklaboris en 1990 kiam en Latvio duafoje fortiĝis la lukto pri ŝtata sendependiĝo. Ekde la jaro 2002 ĝi kune kun la Latvia Verda Partio konsistigas politikan koalicion nomatan "Unio de Verduloj kaj Kamparanoj" (latve Zaļo un Zemnieku savienība); tiu koalicio gajnis 9,5 procentaĵojn el la balotaj voĉoj kaj 12 el 100 parlamentaj seĝoj de la nacia parlamento Saeima en la baloto de 2002, kaj 18 parlamentajn seĝojn en la baloto de 2006.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.