Latunblovinstrumenta konstruisto produktas kaj renovigas latunajn blovinstrumentoj, inter ili tiujn:
Historio
La unuaj instrumentoj blovataj laŭ la principo de la latunaj blovinstrumentoj estus bestkornoj. Dum la bronzepoko oni aplikis ĉi tiun sistemon de tongenerado sur signaltrumpetoj pretigitaj de forĝisto: De la malnovaj Keltoj, Romianoj, Baratanoj kaj aliaj tiaj trovaĵoj estas postlasitaj.
La produktado de metalaj blovinstrumentoj dum longa tempo restis fako de la forĝistoj, kiuj gisis elefantojn, ĉaskornojn aŭ naturtrumpeton el metalo kiel tutaĵo aŭ fleksis ilin el mallongaj metaltuboj. Ĉar la tiamaniere produktita instrumentoj estis tre mallongaj, la blovistoj povis ludi per tiuj plejofte nur unu aŭ du naturtonojn. Komence de la 16-a jarcento unuafoje sukcesis rulpremi el taŭga alojo (latuno kun 75% kupro) maldikajn platojn, formi tiujn al tuboj kaj kunmeti plurajn tiajn partojn, kiu ebligis la produktado de pli longaj latunaj blovinstrumentoj altkvalitaj kaj ties iama kunmuzikado en orkestro. Estas supozende, ke tiutempe kelkaj forĝistoj komencis specialiĝi pri instrumentkonstruado.
Proksimume 1750 kornisto el la kortega kapelo je Dresdeno instigis instrumentkonstruiston Josef Werner konstrui por naturkorno elŝanĝeblaj kromarkoj, por ke oni povu rapide ŝanĝi la agordon de la instrumentoj. La tiamaniere evoluigita korno bone atestas la progreson je la konstruado de latunaj blovinstrumentoj. La sekva grava paŝo estis la invento de valvoj: En 1815 la inventema kornisto Heinrich Stölzel konstruis du el tiaj valvoj je sia instrumento, en 1819 instrumentkonstruisto A. F. Sattler el Lepsiko aldonis la trian kaj ŝovis la „maŝinon“ maldekstren. La valvosistemoj ekde tiam estis pluevoluigataj en diversaj metiejoj kaj ankaŭ instalataj je trumpetoj.
Historie gravaj novigantoj
Jenaj metiistoj, inventistoj aŭ muzikistoj estas ligitaj al esencaj novigoj en la konstruo de latunblovinstrumentoj:
- Vincent Bach – unua sistema esploro pri instrumentbuŝaĵoj, gravaj evoluigoj de la Périnettrumpeto
- Gustave Auguste Besson – konstruis la modernan korneton kaj fondis la instrumentfabrikon nomata laŭ li
- David Blaikley – inventis la aŭtomatan kompensosistemon, unuafoje enmuntita en instrumentoj de Boosey & Hawkes
- Friedrich Blühmel kaj Heinrich Stölzel – konstruis samtempe, sed komence sendepende unu de la alia, la unuan latunblovinstrumenton kun valvoj, tiam ankoraŭ per la Berlina kesto- aŭ turnskatola valvo
- Burt Herrick – evoluigis kune kun Larry Minnick la modernan duvalvan bastrombonon laŭ unulinia konstrumaniero
- Kauko Kahila kaj Edward Kleinhammer – evoluigis meze de la 1950-aj jaroj sendepende unu de la alia la modernan duvalvan bastrombonon kun dependaj valvoj
- Eduard Kruspe – evoluigis la unuan duoblokornon laŭ la konstruformo nomata laŭ li kune kun Bartholomäus Geisig
- Carl Wilhelm Moritz – evoluigis komisiite de la prusa muzikinspektisto Friedrich Wilhelm Wieprecht la tubjon
- Carl August Müller - pliboniganto de la valvosistemo
- J.W. Pepper – konstruis la suzafonon
- Francois Périnet – pluevoluigis la pumpvalvon al la nuna Périnet-valvo nomata laŭ li
- Joseph Riedl – konstruis en Vieno la unuan turno- aŭ cilindrovalvon kun kvartvalvo
- Adolphe Sax – konstruis per la sakskorno la antaŭulon de ĉiuj nunaj tubjoj, eŭfonoj kaj pluaj arkokornoj
- Orla Ed Thayer – evoluigis en la 1980-aj jaroj la laŭ li nomatan Thayer-valvon por trombono
- Josef Werner – inventis la inventokornon
Profesiaj kapabloj
La konstruado kaj riparado de latunaj blovinstrumentoj postulas altajn lertecojn je la prilaborado de maldikaj ladoj, sciojn pri variaj konstruformoj kaj bonan aŭdon por la intonaciado de la instrumentoj.
Gravaj faktoroj por la produktado de nova instrumento estas la elekto de la materialo, de la konstruŝablono kaj imago pri kvalito kaj prezo, kiujn havu la laborpeco.
Je riparado estas necese povi taksi, el kiu materialo devos esti faritaj la rezervaj partoj, kiom kostos la laboro kaj ĉu la elspezo de tempo kaj materialo entute valoras la penon.
Gravaj produktantoj
Gravaj produktantoj estas inter alie:
Gebr. Alexander Mainz (kornoj, Wagner-tubjoj); Martin Lechner/Bischofshofen (trumpetoj, tenorkornoj); Josef Monke (trumpetoj); Karl Schagerl (trumpetoj, trombonoj); Wenzel Meinl (tubjoj); Lätzsch (trombonoj); F.A. Heckel/Dresden (trumpetoj); Johannes Scherzer/Markneukirchen (trumpetoj); Martin Peter/Markneukirchen (trumpetoj); Hans Hoyer/Klingenthal (kornoj, Wagner-tubjoj); Gebr. Max & Heinrich Thein/Bremen; Edwards Instrument Co., Elkhorn/USA (trombonoj, trumpetoj); S. E. Shires, Hopedale/USA (trombonoj); Vincent Bach/USA (trombonoj, trumpetoj); Michael Rath/UK (trombonoj); Ricco Kühn/Oederan (kornoj kaj trumpetoj); Markus Leuchter/Herzogenrath (baroktrombonoj kaj -trumpetoj), Peter Baumann/Aschau im Chiemgau (koncerttrumpetoj, Perinet-trumpetoj, flugilkornoj, bastrumpetoj, tenorkornoj, baritonoj, sonpeco-farejo); Anton Possegger Millstatt (trumpetoj, flugilkornoj, trombonoj); Eduard Kiefl/ Oslip (trumpetoj, flugilkornoj, kornoj); Musikhaus Beck/Dettingen an der Erms (trumpetoj, kornoj, baritonkornoj); Rainer Egger/Basel (trumpetoj); Renold Schilke,Illinois/USA (trumpetoj); Glassl,Nauheim (vitrofibraj instrumentoj)
Produktantoj kun kompletsortimento: Yamaha, JA Musik (B&S, VMI, Hans Hoyer), Jupiter, Amati-Denak (Cerveny), Besson, C. G. Conn, Willson Band Instruments kaj aliaj.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.