Lasta teoremo de Fermat
teoremo de nombroteorio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La lasta teoremo de Fermat estas unu el la plej famaj teoremoj pri nombroteorio en la historio de la matematiko. Ĝi asertas, ke se n estas natura nombro pli granda ol 2, tiam ne ekzistas pozitivaj plenaj nombroj x, y kaj z, kiuj validigas la egalaĵon xn + yn = zn.
Tiun ĉi teoremon unue konjektis Pierre de Fermat en 1637, en marĝeno de kopio de Arithmetica, kie li asertis ke li havas pruvon sed ne povas skribi ĝin en la marĝenon ĉar ĝi estas tro longa. Dum longa tempo matematikistoj klopodis pruvi la teoremon, kaj finfine Andrew Wiles sukcesis pruvi ĝin per modernaj metodoj nekoneblaj al Fermat en 1994. Ĉar multaj homoj provis pruvi la teoremon kaj estis trovita neniu pruvo, kiun Fermat povus koni, estas ĝenerala konsento nun ke Fermat fakte ne havis validan pruvon por la teoremo.
Remove ads
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.
Remove ads