Lansingo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Lansingo (angle Lansing) estas la ĉefurbo de Miĉigano, ŝtato de Usono, kaj estas la sesa plej granda urbo en la ŝtato. Ĝi situas plejparte en Kantono Ingham, sed ankaŭ en Kantono Itano.

Remove ads
Laŭ la stato de 2020 en la urbo Lansingo vivis 112 644 loĝantoj sur areo de 102,97 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 094 loĝantoj/km². La municipo havas komunan limon kun Portland. Laŭ la 2010 popolnombrado, ĝi havis 114 297 loĝantojn. Pro tio, Lansingo estas la kvina plej granda urbo en Miĉigano je loĝantaro.
Lansingo estas tre proksima al Orienta Lansingo, la hejmo de Miĉigana Ŝtata Universitato, kiu estas la sepa plej granda universitato en Usono. Ĝi havas proksimume 49 000 studentojn kaj preskaŭ 3 000 laboristojn. La universitato membras de la Granda Dek Konferenco (Big Ten Conference) kaj la maskoto estas la Sparto.
La Granda Rivero (La plej longa rivero en la stato) fluas tra Lansingon, daŭranta nord-okcidente ĝis la urbon: Grand Rapids kaj Lagon Miĉiganon poste.
Ĝi iĝis la ĉefurbo post la Milito de 1812. Dum tiu milito, la Britoj kaptis la tiaman ĉefurbon, Detrojto.

Remove ads
Famuloj


Eksteraj ligiloj
- http://www.cityoflansingmi.com Arkivigite je 2011-09-24 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.lansing.org
- http://www.cata.org
- http://www.lansingpsd.com
Panorama vido de la urbocentro je 2022
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads