Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Lajos Mátrai [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mátrai Lajos estis hungara skulptisto, medalisto, altlerneja instruisto. Lia patro estis Lajos György Mátrai.
Lajos Mátrai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Mátrai Lajos |
Naskiĝo | 14-an de decembro 1875 en Budapeŝto |
Morto | 10-an de oktobro 1965 (89-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Lajos György Mátrai |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Lajos Mátrai naskiĝis la 14-an de decembro 1875 en Budapeŝto, li mortis la 10-an de oktobro 1965 en Budapeŝto.
Lajos Mátrai frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li lernis marmoroskulptadon en 1895 en Florenco de Rafaello Cellai. En la sekva jaro li akiris diplomon en Industriarta Altlernejo de Budapeŝto, fine li plulernis en Parizo. Post siaj studoj li revenis en Florencon, kie li komencis krei skulptaĵojn. En 1898 li lernis en Artistkolonio (Nagybánya). Ekde 1900 li instruis en la Industriarta Altlernejo. Li batalis en la 1-a mondmilito, sed inter 1915-1919 li estis militkaptito. Hejmenveninta li instruis daŭre ĝis la emeritiĝo en 1937.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.