From Wikipedia, the free encyclopedia
Lajos Luzsicza [lajoŝ luĵica], laŭ hungarlingve kutima nomordo Luzsicza Lajos estis hungara pentristo, grafikisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Lia filino estis Ágnes Stiller-Luzsicza.
Lajos Luzsicza | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de februaro 1920 en Nové Zámky |
Morto | 30-an de novembro 2005 (85-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara • slovaka |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1940–1947) |
Familio | |
Infanoj | Ágnes Stiller-Luzsicza, Árpád Luzsicza (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo universitata instruisto grafikisto grafikartisto |
Lajos Luzsicza naskiĝis la 13-an de februaro 1920 en Nové Zámky en ĝuste tiam formiĝanta ŝtato Ĉeĥoslovakio, li mortis la 30-an de novembro 2005 en Budapeŝto.
Lajos Luzsicza akiris diplomon jam en Hungario en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1947. Liaj plej gravaj instruistoj estis Vilmos Aba-Novák, Béla Kontuly kaj János Kmetty. Post siaj studoj li instruis 3 jarojn en lernejo en Tatabánya, poste li havis postenon en ministerio pri edukado, fine li instruis en pedagogia altlernejo en Budapeŝto. Li longe estis gvidanto de Arthalo Budapeŝto. Intertempe li studvojaĝis al eŭropaj landoj kaj ofte revizitis Ĉeĥoslovakion. Ekde 1960 li estis profesia pentristo, li kreis pejzaĝojn, portretojn kaj ankaŭ grafikaĵojn. Li ricevis 6 premiojn inter 1950-1997.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.