From Wikipedia, the free encyclopedia
Lajos Kálmány [lajoŝ kAlmAni?, kAlmAnj?], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kálmány Lajos estis hungara romkatolika pastro, etnografo, fondinta membro de Societo Dugonics. Li kelkfoje uzis la pli simplan familian nomon Kálmán.
Lajos Kálmány | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de majo 1852 en Szeged |
Morto | 5-an de decembro 1919 (67-jaraĝa) en Szeged |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pastro |
Lajos Kálmány [1] naskiĝis la 3-an de majo 1852 en Szeged, li mortis la 5-an de decembro 1919 en Szeged.
Lajos Kálmány frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste seminarion en Temeŝvaro. Li pastriĝis en 1875, poste li komencis la pastran karieron en Pécska. Krom la pastraj taskoj li kolektis popolkantojn kaj similajn etnografiaĵojn. Liaj ĉefoj ne estis kontentaj pri la pastra laboro pro la etnografia laboro, tial li estis ofte sendita al aliaj vilaĝoj en la diocezo. Ekde 1877 li private eldonis la kolektitajn materialojn. En 1879 la inundo faris damaĝojn en lia biblioteko. En 1910 pro malsano li pensiuliĝis kaj hejmenvenis al Szeged. Li okupiĝis pri la kolektita materialo. Li mortis malriĉa, mizera. Ferenc Móra aĉetis liajn postlasaĵojn kaj donacis al la muzeo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.