Lajos Berán [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Berán Lajos estis hungara skulptisto, medalisto, membro de Societo Benczúr.
Lajos Berán | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Berán Lajos |
Naskiĝo | 9-an de junio 1882 en Budapeŝto |
Morto | 5-an de januaro 1943 (60-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, Jobb oldali falsírboltok-372 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | artisto skulptisto medalisto |
Lajos Berán naskiĝis la 9-an de junio 1882 en Budapeŝto, li mortis la 5-an de januaro 1943 en Budapeŝto.
Biografio
Lajos Berán studis skulptadon de Ede Telcs en sia naskiĝurbo, poste en Akademio de Belartoj de Vieno. Li ekspoziciis skulptaĵetojn en 1902, sed poste li okupiĝis pri medaloj. En 1932 li estis nomumita arta gvidanto de la tutlanda monfarejo, kie li laboris ĝismorte. Li kreis ankaŭ memortabulojn, bustojn, tombomonumentojn. Liaj medaloj ricevis premiojn en 1906 kaj 1936.
Elektitaj ekspozicioj
- Budapeŝto (1902, 1923, 1927, 2006)
- Milano (1906)
Elektitaj medaloj
- Milita memormedalo (1915)
- Ignác Alpár (1925)
- Péter Pázmány (1935)
Elektitaj artaĵoj
- Hatvani kapu (memortabulo, vidu la bildon!)
- Postások hősi emléke (Budapeŝto, 1927, reliefo pri heroeco de poŝtistoj, vidu la bildon!)
- memortabulo pri Ignác Alpár, vidu la bildon!
- Hősi emlékmű (1928, Békésszentandrás, skulptaĵo)
Fontoj
- prizono de Kossuth
- Ignác Alpár
- Pordego Hatvani
- Poŝtista reliefo
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.