formalismo de klasika meĥaniko uzanta lagranĝianon From Wikipedia, the free encyclopedia
Lagranĝa mekaniko estas reesprimo de klasika mekaniko fare de Joseph-Louis Lagrange. Ĝi esprimas la staton de klasika sistemo kiel iu aro de nombroj (ĝeneraligitaj koordinatoj), kiuj evoluas tra tempo laŭ iuj leĝoj. La leĝoj estas kondiĉoj minimumigi ian kvanton, la lagranĝianon , kiu estas funkcio de la koordinatoj kaj la rapidoj (temp-derivoj de la koordinatoj). Do, la lagranĝiano determinas la evoluon de la sistemo.
Lagranĝa mekaniko provizas metodon aŭtomate certigi konserviĝon de energio kaj movokvanto (tamen lagranĝa mekaniko povas priskribi ankaŭ sistemon sen konserviĝo de energio aŭ movokvanto). Lagranĝa mekaniko kongruas kun speciala relativeco en la senco, ke ĝi povas esprimi relativecajn teoriojn en tia maniero ke la relativeco estas evidenta (kontraste kun hamiltona mekaniko).
Laŭ lagranĝa mekaniko, klasika fizika sistemo konsistas el:
La spaco estas la aro de kontinue deriveblaj kurboj tia ke kaj . Donu al ĝi la topologion generita de aroj
Unu-parametra familio de kurboj estas kontinue derivebla funkcio . Funkcionalo sur estas senmova ĉe s.n.s. por ĉiu unu-parametra familio de kurboj () tia ke , do .
La ago estas la funkcionalo difinita kiel
La lagranĝiano determinas la evoluon de la sistemo laŭ la principo de senmova ago, kiu asertas ke:
Kelkaj aŭtoroj anstataŭe uzas la nomon principo de minimuma ago; tiu estas iom misnomita, ĉar senmoveco estas pli ĝenerala ol minimumeco. (Ekzemple, la trajektorio povas anstataŭe maksimumigi la agon aŭ simple esti sela punkto.)
Oni povas pruvi ke la senmoveco de la ago estas ekvivalenta al la jena kondiĉo, la ekvacio de Euler–Lagrange:
Tial la ekvacio de Euler–Lagrange estas ekvacio de movado de la sistemo. La ekvacio de Euler–Lagrange estas dua-orda diferenciala ekvacio. Do la komenca valoro de la problemo konsistas el la nula- kaj unua-ordaj derivaĵoj de la trajektorio, . Tial, ĝenerale, stato de la sistemo estas punkto , konsistanta el koordinato kaj rapido.
La (ĝeneraligita) movokvanto (kovektora kampo) estas difinita kiel
La (ĝeneraligita) forto (kovektora kampo) estas difinita kiel
Do la ekvacio de Euler–Lagrange simpliĝas al
kiu similas la duan leĝon de Newton.
Kiel ekzemplo, konsideru partiklon limigitan al la interno de iu (pseŭdo-) rimana sternaĵo (la spactempo). La spaco de agordoj estas per difino. (Se distingeblaj partikloj ekzistas anstataŭe, la spaco de agordoj estus ; se la partikloj estas ne distingeblaj, do ni havas , kie por iu ajn permutaĵo .)
Supozu ke la partiklo estas libera, k.e., ne sentas iajn eksterajn fortojn. Do unu ebla lagranĝiano estas simple la kineta energio:
kie estas la maso de la partiklo. La movokvantoj estas
iliaj derivaĵoj laŭ tempo estas
kie estas la simbolo de Christoffel. La ĝeneraligitaj fortoj estas
Do la ekvacioj de Euler–Lagrange fariĝas
aŭ (uzante la alian simbolon de Christoffel )
Tiu ĉi estas la fama ekvacio de geodeziiko (angle geodesic, france géodesique, germane Geodäte): la trajektorio estas geodeziiko, la plej mallonga (aŭ, pli ĝenerale, ekstrema aŭ senmova) kurbo inter du punktoj. Tial alternativa ago por la libera klasika partiklo estas la longo de la trajektorio de la partiklo, kaj la respondanta lagranĝiano estas la rapido de kresko de la trajektorio:
La respondantaj movokvantoj estas
iliaj derivaĵoj estas
kaj la ĝeneraligitaj fortoj estas
Do la ekvacioj de Euler–Lagrange fariĝas
Ĝenerale . Tial ni ree havas la ekvacion de geodeziiko. Ni vidu ke pluraj malsamaj lagranĝianoj povas priskribi la saman dinamikon.
Simetrio de lagranĝa sistemo estas kontinue derivebla mapo , , tia ke:
por iu .
La (unua) teoremo de Noether (far germana matematikisto Emmy Noether) asertas ke:
Skizo de pruvo. Ni neglektu indicon pro klareco. Do , kaj
Alivorte, la teoremo de Noether rilatas simetrion al konservato.
La plej grava ekzemplo de konservato estas la energio. Konsideru aŭtonoman sistemon (la lagranĝiano ne dependas de tempo rekte). Do ĝi havas la simetrion :, kiu verigas
(K.e., tie ĉi.) Do la kvanto, la hamiltoniano,
konserviĝas:
La estas la tuta energio de aŭtonoma sistemo. Se la sistemo ne estas aŭtonoma, do
anstataŭe.
Ĉe kaj , konsideru la bildigon difinitan kiel
Pli ĝenerale, oni havas faskan mapon . Lagranĝa sistemo estas regula s.n.s. formas difeomorfion inter kaj — alivorte, s.n.s. oni povas unike determini la rapidojn el la movokvantoj. Lagranĝa sistemo estas forte regula s.n.s. formas difeomorfion inter kaj (la lagranĝiano provizas naturan izomorfion inter la tanĝa kaj la kotanĝa faskoj). Klare, forte regula lagranĝiano estas ĉiam regula, sed la inversa implico ne estas vera ĝenerale.
Ni povas reformuli regulan lagranĝian sistemon kiel hamiltona sistemo jene. Difinu la fazan spacon . La faza spaco havas duoblan da dimensioj de la spaco de agordoj . Kiel (subspaco de) la kotanĝa fasko , la faza spaco portas naturan simplektan strukturon jene. Konsideru la projekcion kaj ĝian derivaĵon . Do oni povas difini la unu-forman kampon sur kiel
Laŭ loka koordinatsistemo,
Do oni difinu
Evidente estas fermita (eĉ ekzakta) kaj ne degeneras.
Nune la hamiltonianon , kiu estas funkcio , vidiĝas kiel funkcio (uzante la izomorfion ). Do formas hamiltona sistemo, kaj la ekvacioj de Hamilton povas esti pruvitaj el la ekvacioj de Euler–Lagrange.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.