From Wikipedia, the free encyclopedia
Zug (germane Zugersee) estas unu el malgrandaj svisaj lagoj sur la periferio de Alpoj kaj oriente de la Kvarkantona Lago.
Lago de Zugo Zugersee | ||
---|---|---|
lago • area not part of a municipality of Switzerland | ||
Areo de la baseno | 204 km² | |
Landoj de la baseno | Svislando | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | CH1903: 679282 / 218936 (mapo)47.1166666666678.4833333333333417 | |
Supermara alteco | 417 m | |
Surfaca areo | 39 km² | |
Maksimuma longo | 13,8 km | |
Maksimuma larĝo | 4,7 km | |
Akva volumeno | 3,2 km³ | |
Maksimuma profundo | 198 m | |
Averaĝa profundo | 83,2 m | |
Restad-tempo (de laga akvo) | 14,7 jaroj | |
La Lago de Zugo situas proksimume je 47° 7′ N 8° 29′ O (mapo). Verŝajne je iu antaŭa dato ĝi estis konektita kun la Lago de Laŭerco kaj tra la ebenaĵo de Brunnen SZ kun la Kvarkantona Lago. Nun ĝi estas nutrita per la rivereto Aa, kiu descendas de la monto Rigi kaj enfluas je la suda fino en la lagon. La Lorze nutras per sia akvo la lagon je ties norda fino kaj en okcidento elfluas kaj daŭrigas sian vojon al la rivero Reuss.
La Lago de Zugo havas surfacon de 39 kvadratkilometroj, estas 14 kilometrojn longa, 4 kilometrojn larĝa kaj havas maksimuman profundon de 198 metroj, dum ĝia surfaco troviĝas je 417 m super la marnivelo. Ĝia volumeno estas 3.2 km³. Grandparte la lago troviĝas sur teritorio de la Kantono Zugo, sed la suda parto apartenas plej parte al la Kantono Ŝvico kaj okcidente estas parteto, kiu apartenas al la Kantono Lucerno norde de Immensee. Je la sudokcidento fino de la lago la monto Rigi descendas iom krute al la lagobordo, dum parto de ĝia orienta bordo formas mallarĝan ebenan bendon laŭlonge de la piedo de la montoj Rossberg (1 583 m) kaj Zugerberg.
Okcidente de la lagro troviĝas la komunumo Buonas kun ĝia kastelo. La ĉefa komunumo laŭborde de la lago estas urbo Zugo (komunumo). Tri fervojlinioj sekvas la lagobordon, nome la Gotardlinio de Zuriko tra Zugo kaj Arth-Goldau tra la Sankt-Gotardo al Tiĉino, la Sud-Orient-Fervojlinio de Lucerno tra Arth-Goldau kaj Rapperswil-Jona al Sankt-Galo kaj la linio de Zuriko tra Zugo al Lucerno.
En la jaro 1806 sude de la Lago de Zugo mortis 457 homoj kiam pro la granda Terfalo de Rossberg estis entombigita la tuta vilaĝo Goldaŭ sub la falintaj rokamasoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.