Lago en Italio From Wikipedia, the free encyclopedia
La lago Varese (en itala: lago di Varese; en lombarda: lagh de Vares) estas lago de Italio ĉe la Antaŭalpoj de Varese (parto de la Antaŭalpoj de Lugano), je 238 m s.m., en la Provinco Varese. Kun areo de 14,95 km², ĝi estas la dekdua plej granda lago de la lando, kaj la dua se oni kalkulas nur tiujn lagojn kiu estas tute ene de itala teritorio.
Lago Varese | ||
---|---|---|
lago | ||
Situo | Varese, Lombardio, Italio | |
Ĉefaj fontoj | Tinella | |
Ĉefaj elfluoj | Bardello → Majora Lago | |
Bordaj lokoj | Varese | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 45° 49′ 0″ N, 8° 44′ 0″ O (mapo)45.8166666666678.7333333333333 | |
Surfaca areo | 14,95 km² | |
Maksimuma profundo | 26 m | |
Averaĝa profundo | 10,7 m | |
Ĝi estas konata laŭ sia formo de ŝuo, kaj etendiĝas tra la teritorio de naŭ municipoj, nome la jenaj: Varese, Azzate, Bardello, Biandronno, Bodio Lomnago, Buguggiate, Galliate Lombardo, Cazzago Brabbia kaj Gavirate, kaj tiu lasta estas la ĉefa setlejo rekte sur la lagobordo.
La lago havas alfluanton, nome la rivero Bardelo, kiu fluas okcidenten ĝis la orienta bordo de la lago Majoro. Proksime de la lago Varese estas aliaj minoraj lagoj, nome lagoj Comabbio kaj Monate.
En la lago estas insuleto Virginia.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.