rezervujo en la Nacia Parko Yosemite From Wikipedia, the free encyclopedia
Lago Eleanor estas rezervujo situanta en la nordokcidenta natura pejzaĝo de Nacia Parko Yosemite je alteco de 1419 metroj super la marnivelo, en la kantono Tuolumne de la usona subŝtato Kalifornio. La baraĵlago havas kapaciton de 32 200 000 m3 kaj surfacan areon de 3,9 km².
Lago Eleanor | ||
---|---|---|
baraĵlago | ||
Situo | Nacia Parko Yosemite, kantono Tuolumne, Kalifornio | |
Speco de la lago | rezervujo | |
Ĉefaj fontoj | rivereto Eleanor Creek | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 37° 58′ 41″ N, 119° 52′ 45″ U (mapo)37.977977-119.879069 | |
Surfaca areo | 3,9 km² | |
La rezervujo situas en glaĉere ĉizita valo. Antaŭ inundado, pli malgranda lago de proksimume 2,4 km × 0,8 km ekzistis en la valo. La lago ricevis sian akvon per tri riveretoj, Kibbie Creek, Eleanor Creek, kaj Frog Creek, kaj la valfundo estis modere ĝis dense arbarkovrita kun arbaro el flavaj pinoj, kun iom da incensaj cedroj (Calocedrus), blankaj abioj (Abies concolor) kaj nigraj kverkoj (Quercus kelloggii).
Arkeologia enketo farita de la valo en 1985 dum la rezervujo estis drenita por prizorgado disponigis signojn de prahistoria vivado de homoj en la valo. Pro la limigita tempo de la studo kaj la naturo de laborado en la ŝlima sedimento de rezervujo, la amplekso de prahistoria loĝado de la valo per tiu enketo ne povas esti taksata.
La nuna rezervujo estis formita en 1918 digante la rivereton Eleanor Creek kiel parto de pli larĝa sistemo de rezervujoj, konstruita por liveri akvon kaj elektron al la grandurbo San-Francisko. La origina pli malgranda, natura lago ankaŭ estis nomita "Eleanor" laŭ la filino de gvidanto de la Kalifornia Geologia Enketo en la 1860-aj jaroj.
Daŭre posedata kaj funkciigata fare de la grandurbo San-Francisko, la lago nun disponigas eblecojn por fiŝkaptado, migrado kaj tendumado.
En la sekva pentrita panoramo de la tuta Nacia Parko Yosemite la Lago Eleanor situas tute maldekstre sube:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.