Lago Bourget [burĵE] (france Lac du Bourget) estas lago en la nordo de la franca departemento Savoie. Ĝi estas la dua plej granda natura lago de Francio.
Geografio
Ĝi havas areon de 44,5 km² kaj profundecon de 145; ĝia surfaco mezume situas je alto de 231,5 m super marnivelo. Ĝi havas mallarĝan formon, kun longo de 18 km kaj larĝo inter 1,6 kaj 3,5 km.
Ĝi ricevas akvon de riveroj Sierroz (oriente) kaj Leysse (sude) kaj elversiĝas tra Canal de Savières al rivero Rodano.
La banloka urbo Aix-les-Bains troviĝas sur la orienta bordo de la lago.
Legendo
Laŭ legendo la lago ekestis, kiam Dio ordonis al tri anĝeloj foriri el Alpoj. Ili malĝojis kaj ploris, kaj el iliaj larmoj ekestis lago Bourget, Lemano kaj lago de Annecy.
- Vido de Aix-les-Bains
- Vido de la sudo
- Vido de Aix-les-Bains
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.