From Wikipedia, the free encyclopedia
Lago Arancio estas artefarita baseno de Sicilio. Ĝi situas en la municipoj Sambuca di Sicilia, Santa Margherita di Belice kaj Sciacca, en la provinco Agriĝento, en la Sikanaj montoj.
Okcidente troviĝas la arbaro Resinata kaj oriente la gorĝoj de Tardara, kanjono skulptita de la rivero Carboj. Ĝi povas enhavi ĝis 32 milionoj da kubaj metroj da akvo. La lago estis konstruita en la periodo 1949-1952 per la konstruado de digo. La akvonivelo tiele kovris la fortikaĵon Mazzallakkar, restaĵo de la araba regado. En 2000 la ŝtato asignis ĝin al la Birdo-Protekta Itala Ligo, kiu igis ĝin naturalisma oazo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.