Lagarostrobos franklinii
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Lagarostrobos franklinii (en la angla lingvo oni uzas la nomojn Huon Pine aŭ Macquarie Pine) estas la sola plantospecio de la monotipa genro Lagarostrobos en la familio de la Podokarpacoj (Podocarpaceae). Tiu estis de Christopher John Quinn en 1982 metita al la genro Dacrydium.
Lagarostrobos franklinii | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Lagarostrobos franklinii (HOOK F.) QUINN | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Lagarostrobos franklinii hejmiĝas en Tasmanio. Tie ĝi kreskas apud riveroj kaj sur humidaj montodeklivoj apud la suda kaj okcidentaj marbordoj en alteco inter 150 kaj 600 metroj.
Ili estas ĉiamverdaj piramidaj arboj, kiuj atingas alton de 21 ĝis 30 metroj kaj trunkan diametron de 70 ĝis 100 centimetroj. La arboŝelo estas griza. La asimilaciaj organoj estas kiel ĉe ĉiuj Podokarpacoj ne pingloj, sed skvamformaj folioj, kiuj longas nur ĉ. 1 mm. Ili preskaŭ aspektas kiel la folioj de cipresoj, sed havas male al ili blankajn stomojn dorsflanke.
La tre malgrandaj strobiloj estas pinte ĉe la branĉetoj; ili havas kvar ĝis ok skvamojn. La globoformaj semoj havas diametron de nur 2 mm.
La klonkolonio povas atingi 10.500 jarojn. Lagarostrobos franklinii estas unu el la plej maljunaj genetoj de la mondo. Pli aĝa nur estas Lomatia tasmanica.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.