From Wikipedia, the free encyclopedia
Labuerda [laBŬERda] estas municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Sobrarbe (kies ĉefurboj estas Boltaña kun Aínsa) apartenanta al la nordo de la Provinco Huesko (regiono Aragono).
Labuerda | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 22360 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 162 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 9 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 27′ N, 0° 8′ O (mapo)42.45102510.13543630000001 [+] | ||
Alto | 569 m [+] | ||
Areo | 17,846549 km² ( 178 4.6 549 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Labuerda [+] | |||
En la loko, krom la hispanan, oni parolis variaĵon de la aragona lingvo uzitan en la Pireneoj.
La municipa teritorio estas komponata de jenaj kernoj:
Ĝia municipa teritorio estas en la centro de la komarko Sobrarbe, lime norde kun Puértolas, okcidente kun Boltaña, sude kun Aínsa-Sobrarbe kaj oriente kun El Pueyo de Araguás. Krom la loĝloko Labuerda mem, la municipo enhavas ankaŭ la loĝlokon San Vicente de Labuerda. Ĝi estas ĉirkaŭata de la montoj de Escalona norde, la montaro Sierra de San Visorio okcidente, kaj la rivero Cinca lime kun la najbara teritorio de El Pueyo de Araguás oriente, kaj je nur 4 km norde de la ĉefurbo de tiu municipo (nome la mezepoka urbo Aínsa). Ĝi estas la dua municipa teritorio malplej granda de Sobrarbe post Palo.
La loĝloko Labuerda mem (569 msm)[1] estas je 105 km nordoriente de Huesca, alirebla laŭ la ŝoseo A-138 inter Puértolas norde kaj Aínsa suden. La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun tre deklivaj ardezaj tegmentoj kaj konustrunkaj kamenoj.
Labuerda estas mezepoka setlejo kreskiĝinta ĉirkaŭ preĝejo. Ĝia gravo per brutobredado dependis de la paŝtejoj. Dum la 17-a jarcento ĝi iomete floris.
Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko estis damaĝita pro operacoj kadre de la epizodo nomita de la Bolsa de Bielsa en majo kaj junio 1938, dum la respublikanoj rezistis kontraŭ duoble multnombraj fortoj; finfine ili povis pasi al Francio.
Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Labuerda mem kie oni malaltiĝis el 418 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 146 loĝantoj (2022).[2]
La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj montaraj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al forstado, natura, sporta, kultura kaj rura turismo.
Ĉefaj vidindaĵoj estas la du preĝejoj, ermitejoj kaj naturaj lokoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.