From Wikipedia, the free encyclopedia
La Labradora anaso (Camptorhynchus labradorius) estis rimarkinda nigrablanka anaso simila al molanasoj en la grupo de mergenoj kiu neniam estis komuna, kaj oni supozas, ke ĝi estis la unua birdo kiu iĝis formortinta en Nordameriko post 1500. La lasta Labradora anaso ŝajne estis vidata ĉe Elmira (Novjorkio) la 12an de decembro, 1878; la lasta konservata specimeno estis mortpafita en 1875 en Long Island. Oni supozas, ke ĝi reproduktiĝis en Labradoro, kvankam oni ne priskribis nestojn, kaj ĝi vintris el Nov-Skotio ĝis tiom sude kiom ĝis la Golfo Chesapeake.
Labradora anaso | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Labradora anaso, remburitaj specimenoj | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Camptorhynchus labradorius (Gmelin, 1789) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Labradora anaso, en angla Labrador Duck, estis konata ankaŭ kiel Pied Duck (markita anaso aŭ makuleca ansao), popola nomo kiun ĝi kunhavis kun la Okulvitra maranaso kaj kun la Orokula klangulo (kaj eĉ kun la Amerika hematopo), kio kondukis al malfacilaĵoj por interpretado de malnovaj vidaĵoj de tiuj specioj, kaj ankaŭ kiel Skunk Duck (mefitanaso). Ambaŭ nomoj aludas al la rimarkinda maskla nigrablanka makuleca koloraro. Alia plia komuna nomo estis Sand Shoal Duck (sableja anaso), alude al ties kutimo manĝi en neprofunda akvo. La plej proksimaj parencoj laŭ evoluo de la Labradora anaso estas ŝjne la maranasoj (Melanitta) (Livezey, 1995).
Temis pri specio kun klara seksa duformismo. La masklo havis blankan kapon kun nigra mallarĝa krono, nigran mallarĝan kolumon kaj dorson kaj blankajn bruston kaj flankon dum la subaj partoj (suba brusto, ventro kaj vosto) estis tre malhelbrunaj al nigrecaj. La ino estis ĝenerale helbruna kun blankaj gorĝareo kaj flugilmarkoj. Ambaŭ seksoj havis malhelgrizajn krurojn kaj ruĝajn bekojn kun nigraj pintoj.
La Labradora anaso manĝis malgrandajn moluskojn, kaj la strukturo de la beko estis tre modifita el tiuj de plej anasoj, ĉar havas ampleksan, ebenan pinton kun nombraj lamenetoj ene. Pro tio ĝi estis konsiderata ekologia partnero de la Siberia molanaso de Norda Pacifiko kaj de Norda Azio. Alia, tute nerilata, anaso kun simila (sed eĉ pli specializata) bekomorfologio estas la aŭstralia Zebranaso, kiu manĝas ĉefe planktonon, sed ankaŭ moluskojn; la ĝenerala kondiĉo de la Labradora anaso probable similis al tiu de la Blua anaso ĉefe laŭ ekstera aspekto.
La formorto de la Labradora anaso ne estis ankoraŭ klarigita. Kvankam ĝi estis ĉasata por manĝo, tiu anaso estis konsiderata malbongusta, putriĝis rapide kaj kostis malmulte. Sekve ĝi ne estis tre aprezata kaj serĉata de ĉasistoj. Tamen oni supozas, ke la ovoj eble estis trorikoltitaj, kaj ĝi eble estis ankaŭ celo de predado pro la plumokomerco en sia reprodukta areo. Alia ebla faktoro por la formorto de tiu birdo estas malpliiĝo ĉe mituloj kaj aliaj moluskoj el kiuj eble ili manĝis en siaj vintraj teritorioj, pro kresko de la populacio kaj industrio en la Orienta marbordo de Usono. Kvankam ĉiuj el la maraj anasoj manĝis neprofundakvajn moluskojn, neniu el la birdospecioj el la Okcidenta Atlantiko estis tiom dependa el tia manĝo tiom multe kiom la Labradora anaso (Bangs in Phillips, 1926).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.