Lablabo (Lablab purpureus), hinda faboegipta fabo, estas la sola plantspecio de la genro Lablab en la subfamilio Faboideoj (Faboideae) ene de la familio de la Fabacoj (Fabaceae). Tiu ĉi utilplanto estas proksime parenca al faboj kaj vignoj.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
lablabo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Faboideae
Genro: Lablabo’’ Lablab
Specio: L. purpureus
Lablab purpureus
(L.) SWEET
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Fermi
ilustraĵo de lablabo (Lablab purpureus).

Disvastigo

Lablabo tre verŝajne havas sian originon en la (sud-) orienta Afriko, ĉar nur tie troviĝas la sovaĝa formo. En Hindujo troviĝas la plej granda morfologia diverseco de la utilplanto.[1] Estante tropika planto ĝi bezonas altajn temperaturojn (>20  °C), sed relative malmulte da akvo; precipe ĝi ne toleras tro da grundakvo.

Priskribo

Lablabo estas forte kreskanta, duoncertikala, ĝis grimpanta herba planto, kiu grimpas ĝis 10 m (en moderaj klimatoj nur 2 m). La planto estas plurjara, sed plej ofte ĝi nur estas kultivata kiel unujara planto. La planto ne toleras froston. Ĝi formas fortan, ĝis 2 m profundan pivotradikon. La tigoj ofte estas haraj. la alternestarantaj folioj havas pedunklojn kaj konsistas el tri folietoj. La stipuloj estas refleksita.

Al ĝis 20 cm longa flortigo staras grapolaj floraroj. La agrable odorantaj floroj estas unusimetria kaj duseksaj. La sepaloj estas kunkreskintaj. La kaliko estas dulipa , la supra ne estas dividita, la malsupra estas triloba. La petaloj estas rozeaj, violkoloraj aŭ blankaj. La karpelo enhavas kelkajn ovariojn. La planto komencas flori en Mezeŭropo ekde junio.

La purpurruĝaj guŝoj de la ornamaj kultivaroj estas apenaŭ 20 cm longaj kaj enhavas multe da semoj. La ovoformaj semoj estas 1 cm longaj kaj 0,5 cm dikaj. La makulitaj, marmoritaj aŭ unukoloraj semoj estas blankaj ĝis ruĝe brunaj aŭ nigraj. La milgrajna pezo estas inter 140 kaj 600 gamoj. La en Hindujo kultivataj kultivaroj estas boskecaj kaj fruaj. Ili floras blanke kaj havas helan semkoloron (blanka, sablokolora, helbruna).[2]

Semoj kaj guŝoj estas en kruda stato venenaj, ĉar ili enhavas cianogenaj glikozidoj. La veneno detruiĝas dum kuirado.[3]

Thumb
guŝoj
Thumb
semoj

Uzado

La uzo de lablabo estas diversa.[4][5][6]: Nematuraj guŝoj kaj semoj same kiel maturaj devas esti kuiritaj antaŭ la manĝado. La planto ankaŭ estas uzata kiel grundkovranto kaj kiel verda sterkaĵo por plibonigi la grundon. En Eŭropo kaj Nordameriko ĝi estas ankaŭ uzata kiel ornamplantoj pro ĝiaj odorantaj, violkoloraj floroj. Kaj en Afriko[6] kaj en Orientazio lablabo estas uzata kiel kuracplanto.

Regiona uzado

En Kenjo 'Njahi', regiona nomo por lablabo estas ŝatata, precipe de la kikujoj. Ĝi havas la reputacio stimuli la laktoproduktado kaj tial ĝi estas la ĉefa manĝaĵo de mamnutrantaj patrinoj.[7] La semoj estas kuiritaj kaj miksitaj kun bananoj.La produktado de lablabo malkreskas favore al fazeoloj (Phaseolus vulgaris) kaj okulfaboj (Vigna unguiculata).[1][7][8]

Sistematiko

La genro Lablab apartenas al la subtribo Phaseolinae de la tribo Phaseoleae en la subfamilio Fanioideoj (Faboideae) ene de la familio de la Fabacoj (Fabaceae).[9]

La genra nomo Lablab estis 1763 publikigita fare de Michel Adanson en Familles des plantes, 2:325. La unua priskribo okazis en 1753 sub la nomo Dolichos lablab fare de Carl von Linné en Sp. Pl., 725. La brita biologo Bernard Verdcourt faris revizion de la specio en la jaro 1970.[10] La iama nomoj nun estas sinonimoj, precipe la nomo Dolichos lablab estas ankoraŭ ofte uzata en sciencaj kaj popularsciencaj publikaĵoj.

Sinonimoj de Lablab purpureus (L.) SWEET estas: Dolichos lablab, Lablab niger MEDIK., Lablab lablab (L.) LYONS, Vigna aristata PIPER, Lablab vulgaris (L.) SAVI..

Laŭ Verdcourt[10] ekzistas du kultivataj subspecioj de Lablab purpureus (L.) SWEET :

  • Lablab purpureus subsp. bengalensis (JACQ.) VERDC. (Syn.: Dolichos bengalensis JACQ., Dolichos lablab subsp. bengalensis (JACQ.) RIVALS, Lablab niger subsp. bengalensis (JACQ.) CUF.)
  • Lablab purpureus subsp. purpureus

krome la sovaĝa subspecio:

  • Lablab purpureus subsp. uncinatus

de tiu ankaŭ ekzistas speciala vario kun lobaj folioj en Nambio:

  • Lablab purpureus var. rhomboïdeus (SCHINZ).

Referencoj

Literaturo

Vidu ankaŭ

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.