La peau douce
filmo de 1964 reĝisorita de François Truffaut From Wikipedia, the free encyclopedia
filmo de 1964 reĝisorita de François Truffaut From Wikipedia, the free encyclopedia
La peau douce (La milda haŭto) estas franca amafera drama filmo de 1964 reĝisorita de François Truffaut.
La peau douce | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | La Peau douce |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 1964 |
Ĝenro | filma dramo |
Kameraado | Raoul Coutard |
Reĝisoro(j) | François Truffaut |
Produktisto(j) | António da Cunha Telles |
Scenaro | François Truffaut • Jean-Louis Richard |
Loko de rakonto | Lisbono |
Muziko de | Georges Delerue • Joseph Haydn |
Rolantoj | Françoise Dorléac • Jean Desailly • Maurice Garrel • Daniel Ceccaldi • Sabine Haudepin • Charles Lavialle • Laurence Badie • Nelly Benedetti • Paule Emanuele • Philippe Dumat • Jean-Louis Richard • Jean Lanier |
Produktinta firmao | Les Films du Carrosse |
IMDb | |
Pierre Lacheney, fama verkisto kaj redaktoro de literatura gazeto, edzo de Franca kaj patro de Sabine, preskaŭ malfruas al flugo al Lisbono. Li koincidas kun Nicole, ĉarma flugservistino, kun kiu li pozas por foto malsuprenirinte el la aviadilo. Pierre enhoteliĝas kaj iras prelegi pri lia libro, Balzac et l'argent: survoje, li rimarkas Nicole en la akceptejo de la hotelo. Revenante li koincidas en la lifto kun Nicole kaj retenas ŝian ĉambronumeron. Li invitas ŝin iom trinke, sed ŝi malakceptas pro la malfrua horo, sed finfine Nicole akceptas la inviton. Kaj la sekvan tagon ili tranoktas kune. La sekvan tagon en la aviadilo Nicole donas al li sian telefonnumeron. Revene en Parizo, Pierre kaj Nicole pasigas tempon kune.
Poste, Pierre kaj Nicole renkontiĝas en Reims kie Pierre devas prezenti la dokumentan filmon Avec André Gide de 1952 de Marc Allégret pri André Gide. Pierre estas retenita de konatoj kaj Nicole en la hotelo ploras, sentante sin humiligita kaj forgesita. Tiukadre li senkulpigas kaj proponas du tagojn en la kamparo. Pierre kaj Nicole promenas tra arbaro, kaj Pierre faras fotojn de ambaŭ, sed ĉefe de Nicole. Malfacilas kiam Pierre devas telefoni sian edzinon, kiu kolere komprenas, ke li mensogas. Kiam Pierre revenas hejmen, ŝi akuzas lin havi amaferon: Pierre dormas en laborĉambro kaj pensas lui apartamenton por Nicole kaj li.
Sekvamatene Franca informas al li, ke ŝi neniam pardonos lin kaj ke li ricevos kontakton de advokato por divorco. Pierre kaj Franca renkontiĝas, Franca altiras lin, sed Pierre diras, ke ili ne povos refari vivon kune. Ŝi oscilas inter histerio, deprimo, ĵaluzo kaj bedaŭro (pento). Poste Pierre kaj Nicole kune vespermanĝas, Pierre priokupita, Nicole senproblema. La sekvan matenon, li proponas viziton al konstruata apartemento, Nicole konfesas bedaŭri la amaferon, ne voli plue vivi kun li nek edziniĝi kaj rompas la rilaton.
Franca trafas hazarde la fotojn kiujn Pierre faris de Nicole. Reveninte hejme, ŝi prenas ĉaspafilon, iras al restoracio kie Pierre ofte manĝas, ĵetas al li la fotojn al vizaĝo kaj pafas al li.