La moviĝanta kastelo de Haŭl (japane: ハウルの動く城 [haŭru no ugoku ŝiro]) estas japana animacia filmo de Studio Ghibli publikigita en 2004.

Rapidaj faktoj animea filmo • movbilda filmo, Originala titolo ...
La moviĝanta kastelo de Haŭl
animea filmo movbilda filmo
Originala titolo ハウルの動く城
[Haŭru no ugoku ŝiro]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana lingvo
Kina aperdato 5 sep. 2004, 20 nov. 2004, 17 jun. 2005, 25 aŭg. 2005
Daŭro 119 minutoj
Ĝenro animeo
Kameraado Atsushi Okui
Reĝisoro(j) Miyazaki Hayao
Produktisto(j) Toshio Suzuki
Scenaro Miyazaki Hayao  Diana Wynne Jones
Muziko de Hisaiŝi Ĝo
Produktinta firmao Studio Ghibli
Honorigoj Premio Nebulozo por la Plej Bona Scenaro
IMDb
vdr
Fermi

La reĝisoro estis Mijazaki Hajao. La muzikon por tiu filmo komponis Hisaiŝi Ĝo.

La originala rakonto estas laŭ novelo de Dianna Wynne Jones, sed estis parte modifigita de Mijazaki.

Intrigo

La ĉapelfaristino Sofi ekkoniĝas la magiiston Haŭl, poste la enviema sorĉistino de Novalo metas malbenon sur ŝi. Sofi serĉas la kastelon de Haŭl esperante ke Haŭl povu forigi la malbenon, kaj iĝas purigistino en la kastelo, sed unue Haŭl ne montras intereson por ŝi.

Ĉefaj roluloj

  • Sofi (ソフィー [sofī])
Juna ĉapelfaristino kiu ricevas malbenon transformante ŝin maljuna, la protagonisto de la filmo
  • Haŭl (ハウル [haŭru])
Mistera sorĉisto kun juna koro, kiu ne iĝas adulto
  • Sorĉistino de Novalo (荒地の魔女 [areĉi no maĝo])
Egocentra sorĉistino kiu ŝanĝas paŝo post paŝo
  • Markl (マルクル [marukuru])
Juna asistanto de Haŭl
  • Kalcifer (カルシファー [karuŝifā])
Malgranda fajra demono kun grandaj fortoj
  • Brasiko (カブ [kabu])
Magie moviganta birdotimigilo
  • Sinjorino Suliman (サリマン [sariman])
Tre forta sorĉistino kontrolanta la palacon de la reĝlando
  • Hin (ヒン [hin])
Hundo bredita de S-ino Suliman

Filmo

La filmo Hauru no ugoku shiro aperis en 2004 en la kinoj en Japanio, kaj poste ankaŭ en DVD.

Titolo en aliaj lingvoj

lingvotitolosignifo
anglaHowl's Moving Castle(la) movanta kastelo de Haŭl
arabaقلعة هاول المتحركةkastelo Haŭl la movanta
finnaLiikkuva linna(la) movanta kastelo
francaLe Château ambulantla kastelo vaganta
germanaDas wandelnde Schlossla paŝanta kastelo
grekaΤο Κινούμενο Κάστροla movanta kastelo
hebreaהטירה הנעה של האוולla kastelo movanta de Haŭl
hispanaEl castillo errante de Howl
El castillo ambulante
la vaganta kastelo de Haŭl
la movanta kastelo
hungaraA vándorló palotala vaganta kastelo
italaIl castello errante di Howlla kastelo vaganta de Haŭl
japanaハウルの動く城(la) movi-kastelo de Haŭl
normĉina哈尔移动城堡Hāěr [=Haŭl] (la) movi-kastelo
norvegaDet levende slottetla vivanta kastelo
polaRuchomy zamek Hauru(la) movanta kastelo de Haŭl
portugalaO Castelo Animadola kastelo animita
rusaХодячий замок(la) movanta kastelo
svedaDet levande slottetla vivanta kastelo
tajaฮาวล์สมูฟวิงแคสเสิล

Libroj

En 2004 la filmo de Hauru no ugoku shiro aperis en Japanio ankaŭ kiel kolorplena kvar-voluma filmkomikso, eldonita de Tokuma Shoten.

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.