La Konfeso[1][2] estas verko de Lev Tolstoj, kiun el la rusa lingvo tradukis M.S. Tenner. Ĝi aperis 87-paĝe, en Kovno ĉe Pres. Sokolovskii en la jaro 1911.
„Filozofa verko de la granda rusa verkisto. Tiu verko ricevas tre bonan lokan inter la Monadologio de Leibniz kaj la Paralodo pri la Metodo de Descartes kaj certe plaĉos al ĉiuj scienculoj kiuj okupiĝas pri filozofaj problemoj kaj ankaŭ al la simplaj samideanoj, kiuj ekscios de ĝi la neceson de l' homa frateco kaj la kialon de l' vivo. Stilo agrabla kaj tute bona.”