From Wikipedia, the free encyclopedia
La Guancha [laGŬANĉa] estas urbo kaj municipo en la nordokcidento de la insulo Tenerifo apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1]
La Guancha | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 38440 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 5 562 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 234 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 28° 22′ N, 16° 39′ U (mapo)28.3738326-16.6515762 [+] | ||
Alto | 500 m [+] | ||
Areo | 23,77 km² (2 377 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo La Guancha [+] | |||
La municipa ĉefurbo estas La Guancha mem je 430 m.s.m. La loknomo La Guancha (La guanĉino) estas fama kiel memoro de legendo el la epoko de guanĉoj, nome guanĉino ĉe fonto kiu fuĝis el hispanaj konkeristoj kaj saltis el klifo, pro kio ŝi mortis; ŝi videblas ambaŭflanke de la municipa blazono.[2]
La municipo havas sian nomon el tiu de la administracia ĉefurbo, kiu siavice devenas de la guanĉa regno antaŭa al la konkero fare de kastilianoj en la 15-a jarcento. La Guancha estas tial loknomo de evidenta guanĉa deveno.[3][4]
La Guancha estas en la nordokcidento de la insulo Tenerifo. La municipa ĉefurbo estas La Guancha mem, je 430 m.s.m. Temas pri municipo en la okcidento de la Norda Zono de la insulo, lima kun la municipaj teritorioj de Icod de los Vinos (okcidente), La Orotava (sude) kaj San Juan de la Rambla (oriente); norde estas Atlantika Oceano.[5]
La Guancha posedas areon de 23,78 km², estante la 24a municipo plej etenda de Tenerifo kaj la 30a de la provinco.[6] La municipa teritorio estas klina areo ĝis altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[5] La plej alta altaĵo estas la altaĵo konata kiel Montaña Negra kun 2 107 m.s.m.[5] Estas multaj pejzaĝoj konstruitaj de la vulkana aktiveco kun torentoj en la supra zono.
La municipo enhavas parton de la Nacia Parko de Teide, kaj de la Natura Parko Corona Forestal,[7] kiuj estas ankaŭ Birdoprotektaj Zonoj kaj Specialaj Konservozonoj, inkluditaj en la Reto Natura 2000.[8]
La municipo havas ankaŭ Monton de Publika Utileco nomitan «Pinar».[5]
En la areo estis loĝado de guanĉoj, precize de la regno Icod. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj.[9]
Poste, en la teritorio loĝis hispanaj kolonoj kun konkerintoj,[10] kaj oni konstruis ermitejojn en 1510 kaj 1579.[11] Hispanaj familioj setliĝis tie kaj dediĉis sin al brutobredado kaj al agrikulturo de cerealoj kaj vitejoj.
De la 5a ĝis 14a de majo 1706 okazis erupcio de la vulkano Montaña Negra aŭ Trebejo kiu damaĝis grandan parton de la teroj de la areo, kaj tute kaŝis la havenon de Garachico, koi malhelpis la ekonomian prosperon.[12] En 1768 la reĝo Karolo la 3-a kreis la postenojn de lokaj magistratoj.[13]
En 1812 oni konstituis la municipon per la kreado de municipoj laŭ la Konstitucio de Kadizo, kaj en 1836 ĝi definitive plifirmiĝis post la alternado inter registaroj de konstituciistoj kaj absolutistoj.
Ekde la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj ekis nova ekonomia florado pro serĉado de akvo el putoj kaj horizontalaj galerioj, kio rezultis en prospero de agrikulturo. Ekde la 1960-aj jaroj okazis enorma disvolvigo de turismo.
La municipo havis 5 448 loĝantojn je 2013, tial estante la 24a municipo laŭ nombro de loĝantoj en la insulo Tenerifo kaj la 30a en la provinco Santa Cruz de Tenerife.[14]
Historie la loĝantaro regule kreskiĝis lante dum la 20-a jarcento ĝis la nunaj pli ol 5 000 loĝantoj. Temas pri maljuna loĝantaro, dum junuloj elmigris aŭ navede laboras en Puerto de la Cruz aŭ en la sudo de la insulo.
La Guancha dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[14]
El Convento | 46 |
Las Crucitas | 64 |
La Guancha (municipa ĉefurbo) | 3.241 |
Hoya Los Pablos | 88 |
Llano de Méndez | 27 |
Lomo Blanco | 7 |
Las Longueras | 111 |
Las Montañetas | 108 |
El Pinalete | 175 |
Santa Catalina | 475 |
Santo Domingo | 980 |
Las Sorribas | 54 |
Tierra de Costa | 72 |
TOTALO | 5.448 |
La ekonomiaj rimedoj de la municipo estas malgranda komerco, turismo, gastigado kaj agrikulturo (terpomoj, fruktoj kaj vitoj (vino)), kiu estas ĉefe por memkonsumado. Estas ankaŭ iom da iama brutobredado (same por memkonsumado) kaj artmetioj (kestoj, punto ktp.).
La turisma disvolviĝo okazis je la fino de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, maraj sportoj, mardistrado kaj aliaj okupitecoj.[5]
Estas multaj vidindaĵoj en la municipo.[15]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.