SZTOJKA László [stojka] estis rumanuja hungara ĵurnalisto, poeto kaj verkisto naskita la 13-an de novembro 1909 en Hungario en Deĵo kaj mortinta la 12-an de marto 1986 en Kluĵo (jam en Rumanio).
Kariero
László Sztojka frekventis lernejojn komence en sia naskiĝurbo, poste en Kluĵo. Post lernado de 1929 li estis ĵurnalisto de gazetoj Munkás, Ellenzék, Brassói Lapok, Erdélyi Szemle, Keleti Újság, Bácsmegyei Napló', Népújság', Nagyváradi Napló', Független Újság, ĉefkunlaborinto de Szamosmente (1931–35); respondecredaktoro de Szamosvölgyi Napló (1934–38), Figyelő (1936–39) Szamos-vidék (1942– marto 1944). En la 1930-aj jaroj li komencis poemadi pro instigoj de Dezső Kosztolányi kaj Sándor Benamy. Post la 2-a mondmilito li estis oficisto, tamen li konstante kontribuis en diversaj revuoj.
Verkoj
- Írások könyve. Liro, prozo, Kvár, 1930;
- Sikolt a lélek, poemoj., Szamosújvár, 1934;
- Tárogató, poemoj, Szamosújvár, 1934;
- Ember, poemoj, Szamosújvár, 1936;
- Férfiének, poemon, Dés, 1938;
- Béke, poemoj, Dés, 1939;
- Villon s a várúr lánya, lira teatraĵo, Dés, 1940;
- Segíts, föld!, poemoj, Dés, 1941;
- Hajnali csoda, rakontoj, Dés, 1942;
- Őr, poemoj, Dés, 1943;
- Üzenet, poemoj, Kvár, 1944;
- A moldvai deák naplója, romano, Bk., 1968;
- Pergő idő. Elektitaj poemoj 1934–1967, Bk., 1968;
- Világ szelében, poemoj, Bk., 1986.
Fontoj
- Romániai magyar irodalmi lexikon Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.