From Wikipedia, the free encyclopedia
László Szörényi [lAslO sorEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Szörényi László József estis hungara katolika pastro, kanoniko, preposto, episkopo. Lia nobela antaŭnomo estis kisszörényi [kiŝsorEnji].
László Szörényi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 24-an de oktobro 1670 en Trencsén (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Morto | la 13-an de novembro 1752 en Nitro (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | katolika episkopo (1734–) katolika sacerdoto (1697–) romkatolika diakono (1696–) teologo politikisto |
László Szörényi[1] naskiĝis la 24-an de oktobro 1670 en Trencsén (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Trenčín en Slovakio), li mortis la 13-an de novembro 1752 en Nitro (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempe en Slovakio).
László Szörényi studis en Presburg kaj Nagyszombat, ekde 1695 en Romo. Post 2 jaroj li pastriĝis, hejmenveninta li doktoriĝis el teologio. Inter 1699 kaj 1702 li estis paroĥestro en Bajna, inter 1702-1752 li estis kanoniko en Nitro. Intertempe li estis seminariestro kaj preposto inter 1711-1715. Li atingis la pastran rangon episkopo en 1718 kaj en alia episkopejo en 1733. Pro proksimeco kaj minaco li daŭre tenis la rangon kanoniko. En 1748 li retiriĝis kaj vivis ĝismorte kvazaŭ ermito.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.