Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
László Csíki [lAslO ĉIki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csíki László estis hungara agronomo, akademia instruisto, bibliotekisto. Lia nobela antaŭnomo estis nagyajtai [nadjajtai].
László Csíki | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de aŭgusto 1897 en Cubleșu Someșan |
Morto | 13-an de oktobro 1988 (91-jaraĝa) en Keszthely |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Ekonomia Akademio (–1919) |
Okupo | |
Okupo | universitata instruisto |
László Csíki naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1897 en Hungara reĝlando en Magyarköblös (nuntempa Cubleșu Someșan en Rumanio), li mortis la 13-an de oktobro 1988 en Keszthely.
László Csíki akiris diplomon en Ekonomia Akademio (Magyaróvár) en 1919. Inter 1921 kaj 1925 li estis asistanto en la akademio, poste lektoro. En 1928 li ekinstruis en Reĝa Agrikultura Akademio de Keszthely. Inter 1932-1944 li laboris en la agrikultura ministerio, poste li revenis al Magyaróvár. En 1946 li estis nomumita universitata profesoro (tiam la akademio funkciis kiel universitato). Post 2 jaroj li pensiuliĝis, sed inter 1954-1967 li estis samloke gvidanto de la biblioteko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.