La kvaredro-okedra kahelaro aŭ alternita kuba kahelaro estas unuforma kahelaro de eŭklida 3-spaco. Ĝi konsistas el kvaredroj kaj okedroj.
Kvaredro-okedra kahelaro | |
Plia nomo | Alternita kuba kahelaro |
P4 simetria konstruado kun alterne kolorigitaj kvaredroj ĉirkaŭ ĉiu latero | |
Speco | Unuforma kahelaro de eŭklida 3-spaco Alternita hiperkuba kahelaro |
Vertica figuro | Kubokedro |
Bildo de vertico | |
Latera figuro | [{3,3}.{3,4}]2 (ortangulo) |
Simbolo de Schläfli | h0{4,3,4} |
Figuro de Coxeter-Dynkin | |
Edroj | triangulo {3} |
Ĉeloj | Kvaredroj (3.3.3) okedroj (3.3.3.3) |
Ĉeloj ĉirkaŭ latero | [{3,3}.{3,4}]2 |
Edroj ĉirkaŭ latero | 4 {3} |
Ĉeloj ĉirkaŭ vertico | 8 kvaredroj (3.3.3) kaj 6 okedroj (3.3.3.3) |
Edroj ĉirkaŭ vertico | 24 {3} |
Lateroj ĉirkaŭ vertico | 12 |
Geometria simetria grupo | Fm3m |
Propraĵoj | Vertico-transitiva, latero-transitiva, edro-transitiva |
Duala | Romba dekduedra kahelaro |
Ĝi estas ero de diversdimensia familio de alternitaj hiperkubaj kahelaroj (aŭ duonhiperkubaj kahelaroj). Ĝi estas unu el 28 konveksaj unuformaj kahelaroj de eŭklida 3-spaco.
Ĝi estas vertico-transitiva kun 8 kvaredroj kaj 6 okedroj ĉirkaŭ ĉiu vertico. Ĝi estas latero-transitiva kun 2 kvaredroj kaj 2 okedroj alterne ĉirkaŭ ĉiu latero.
n-dimensia alternita hiperkuba kahelaro konsistas el duonverticaj hiperkubaj kaj kruco-hiperpluredraj facetoj. En ĉi tiu okazo, kvaredro estas 3-dimensia duonvertica hiperkubo kaj okedro estas 3-kruco-hiperpluredro.
Kiam la kuba kahelaro estas alternita, la kubaj ĉeloj iĝas kvaredrajn ĉelojn, kaj en lokoj de la forigataj verticoj kreiĝas la novaj okedraj ĉeloj. Kiel ĉi tia, kvaredro-okedra kahelaro povas esti prezentita per etendita simbolo de Schläfli h{4,3,4} kiel enhavanta duonon de verticoj de la {4,3,4} kuba kahelaro.
La simila kahelaro estas turnita kvaredro-okedra kahelaro, kiu havas najbarajn tavolojn turnitajn je 60 gradoj tiel ke duono de la lateroj estas ĉirkaŭita per du najbaraj kvaredroj kaj du najbaraj okedroj, sed ne per ili en alterna ordo.
Bildoj
Perspektiva vido de dratoframo |
Eksplodita vido de ĉeloj ĉirkaŭbarantaj ĉiun verticon. |
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.