amasorganizaĵo en GDR From Wikipedia, the free encyclopedia
Kulturligo de GDR (germane Kulturbund der DDR) estis t.n. amasorganizaĵo en GDR. Ene de tiu organizaĵo ekzistis ankaŭ Centra Laborrondo Esperanto (CLE, 1965–1981) kaj Esperanto-Asocio de GDR (1981-1991).
Kulturligo de GDR | |||||
---|---|---|---|---|---|
kultura institucio | |||||
Komenco | 1945 vd | ||||
Fino | 1990 vd | ||||
Lando(j) | Germana Demokratia Respubliko vd | ||||
Sidejo | Orienta Berlino | ||||
| |||||
Pri la estroj de Kulturligo decidis la nomenklatursistemo de la komunista partio. Kulturligo estis parto de la t.n. antifaŝista bloko, daŭra koalicio de partioj kaj amasorganizaĵoj sub gvido de la komunista partio SED. Tial Kulturligo havis eĉ deputitojn en la tutlanda kaj aliaj parlamentoj de GDR.
En la praktiko la suborganizaĵoj de Kulturligo havis certagradan memstarecon, sed ili devis sekvi la komunistan politikon kaj propagandi ĝin (laŭ "gvidlinioj").
Unua prezidanto de la ŝtata amasorganizaĵo estis la komunisma verkisto Johannes R. Becher. En 1949 Johannes R. Becher verkis la poemon "Auferstanden aus Ruinen" (Leviĝinta el ruinoj), kiun muzikigis Hanns Eisler, kaj kiu fariĝis la nacia himno de GDR. Becher aplikis la versmezuron de la antaŭa nacia himno de la Germana Regno, tiel ke la himno estas kantebla kaj laŭ la melodio de Eisler kaj laŭ tiu de Joseph Haydn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.