Batalo de Kulikovo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La batalo de Kulikovo (ruse Куликовская битва) okazis la 8-an de septembro jare 1380 inter rusoj kaj alianco de mongoloj kaj tataroj (la Ora Hordo) en kampo Kulikovo proksime de rivero Don (nun en Tula provinco). Per la venko, Rusio liberigis sin de la tatara-mongola jugo.
Gvidanto de la rusia armeo estis Dmitrij Donskoj. La tatara-mongola armeo estis gvidita de Mamaj. Sur la rusia flanko batalis ankaŭ monaĥaj prodoj Aleksandr Peresvet kaj Oslabja.
La rusia antikva fonto indikas nombron de la armeanoj: estis 150 mil rusoj kaj 300 mil tataro-mongoloj. Tamen la vera grandeco de la tereno apenaŭ ebligus tiom grandan batalon. Supozeble la veraj nombroj estis 80 mil kontraŭ 125 mil.
Tamen, la batalo ne likvidis la Oran Hordon. En la jaro 1382 ĥano Toĥtamiŝ atakis Moskvon kaj forbruligis ĝin, mortiginte ĉiujn loĝantojn. Do, Moskvo estis devigita denove pagi tributon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.