From Wikipedia, the free encyclopedia
Kudrista pupo aŭ kudrista torso aŭ manekeno estas homgranda kaj homsimila pupo aŭ formo, kiu ebligas al kudristoj krei vestaĵojn laŭ la mezuroj de la kliento. Temas kutime pri torso, sen brakoj nek kruroj, kiun oni povas facile vesti.
Tradicie kudristaj pupoj estis faritaj el ligno, sed nuntempe ili estas plej ofte el plasto. Kutime ili estas mekanike modifeblaj por adapti ilin al la specifaj mezuroj de la kliento. La torso estas kovrita de dika tolaĵo aŭ ŝaŭmaĵo, kiu ebligas fiksadon de vestaĵoj per pingloj.
Nemodifebla kudrista pupo estas aŭ kreita laŭ specifaj mezuroj de unu kliento aŭ laŭ standardaj vestaĵgrandecoj.
Laŭ la vestaĵoj kudrotaj, ekzistas ankaŭ kudristaj pupoj kun brakoj aŭ kruroj. Aĉeteblas kudristaj pupoj por virinoj, viroj kaj infanoj en diversaj grandecoj kaj diverse modifeblaj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.