Kuba Esperanto-Renkontiĝo

From Wikipedia, the free encyclopedia

La Kuba Esperanto-Renkontiĝo (KERo) estas ĉiujara nacia esperanto-renkontiĝo organizita de Kuba Esperanto-Asocio. Ĝi estis organizita unuafoje en 2012 kaj ekde tiam ĝi okazas ĉiujare krom en jaroj kie oni organizas internaciajn kongresojn aŭ Nacian kongreson de KEA. En tiu renkontiĝo okazas interalie la kunsidoj de la nacia komitato, prelegoj pri diversaj temoj movadaj kaj fakaj, kursoj, seminarioj, KEA-ekzamenoj kaj ekskursoj. Fakgrupoj kunsidas kaj ĉiujare estas muntita radiostacio CO0EO flanke de la radioamatora grupo KLERA (Kuba Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj).[1] Grava parto ankaŭ estas la junulara programo de KEJO kaj la adiaŭa festo tiam kutime estas koncerto de kubaj kantistoj kaj artistoj kiel Amindaj, Fratoj el, Julián Hernández kaj Georgina Almanza. Ankaŭ estas esperantistaj tradicioj kiel la interkona vespero kaj gufujo. Ĝi kutime okazas en kampadejoj de malsamaj provincoj.

Rapidaj faktoj KERo ...
KERo
NomoKuba Esperanto-Renkontiĝo
RegionoKubo
Periodoĉiu jare
OrganizantoKuba Esperanto-Asocio
Ekzistas ekde2012
Celgrupoesperantistoj el Kubo, kaj eksterlandanoj
Informa retpaĝohttps://esperanto.cult.cu
vdr
Fermi

Listo de KERoj

Pliaj informoj Jaro, numero ...
Jaro numero dato provinco sidejo notoj
2012 1a 17-19/februaro Villa Clara Kampadejo Río Seibabo
2013 2a 13-17/marto Mayabeque Kampadejo Escaleras de Jaruco 215 partoprenantojn el 13 kubaj provincoj[2]
2014 3a 12-16/marto Pinar del Río Kampadejo Du Fratinoj 47 kubaj geesperantistoj el 14 provincoj [3]
2015 4a 18-22/marto Villa Clara Kampadejo Río Seibabo
2016 5a 15-20/marto Villa Clara Kampadejo Ĉielarko 48 partoprenantojn, el ili 2 eksterlandanoj[4]
2017 6a 15-19/marto Villa Clara Kampadejo Río Seibabo 119 geesperantistoj[5]
2019 7a 21-25/marto Santiago de Cuba (Contramaestre) Kampadejo Las Golondrinas [6]
2020 8a 25-29/marto Santa Clara, Villa Clara Kampadejo Presa Minerva [7]
Fermi

Vidu ankaŭ

Referencoj

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.