Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kresta kolombo aŭ Krestokolombo (Ocyphaps lophotes) estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiu estas loĝanto kaj disvastigata reproduktanto en Aŭstralio.
Kresta kolombo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Ocyphaps lophotes (Temminck, 1822) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Estas nur du kolomboj en Aŭstralio kiuj posedas erektan pintoforman kreston, nome la Kresta kolombo kaj la Spinifeksa kolombo. La Krestokolombo estas la plej granda de la du specioj.
La longeco de la Krestokolombo varias el 30 ĝis 34 centimetroj. Koloro estas griza kun brunaj nuancoj. Ĝi havas maldikan pluman pinton surkape. Ili kuras kun kresto erekta. Estas briloranĝa ringo ĉirkaŭ la okulo. La flugiloj havas nigrajn striojn kaj estas bronzbrunaj, dum la unuaj flugilplumoj havas kolorajn areojn de bruno, purpuro, bluo kaj verdo. Nematuruloj havas pli senkoloran plumaron sen bronza koloro en flugiloj.
La voĉo estas ripetita "vuup"! ,sed ununure se oni alarmas ĝin.
Ĝi estas endemio de la tutaj kontinentaj partoj de Aŭstralio escepta la nordajn tropikajn areojn. Ties medio estas herbejoj, arbustejoj kaj arbaraj areoj sed ili povas esti vidataj ankaŭ ĉe akvofluejoj, ĝardenoj, bestobredejoj, sportejoj kaj golfejoj. Ties medio ampleksiĝis ekde kiam homa setliĝo pliigis bestobredejojn (antaŭe ili troviĝis nur interne kaj ĉe Okcidenta Aŭstralio). Serĉante grenojn, tiu ĉi specio adaptiĝis je manĝo ĉe farmaj areoj, ofte por serĉi nocan herbon Echium plantagineum.
La plej diferenciga kutimo estas la flugilfrapado kaj flugilfajfado kiam ili ekflugas. Tiele ili klopodas forfuĝi el la eventualaj predantoj kaj averti aliajn birdojn kiuj povus resti surgrunde. Kiam tiuj ĉ birdoj surteriĝas, ties vosto balanciĝas supren kaj ties flugo estas simila al tiu de la Punktita turto. Ili estas ĝenerale nemigrantaj. Kvankam ili povas esti vidataj en paroj, ili estas tre sociaj kaj formas arojn. Krome ili estas tre gregemaj en kontakto kun homoj.
Kvankam ili reproduktiĝas la tutan jaron, tio okazas plej ofte dum la varmaj monatoj. Konstruo de nestoj kutime okazas en arbustoj aŭ arboj. Nestoj plej ofte konsistas el strukturo de bastonetoj. La ino demetas du brilblankajn ovojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.