Kraví hora (Novohrada montaro)

From Wikipedia, the free encyclopedia

Kraví hora (Novohrada montaro)map

Kraví hora (germane Kühberg, esperante Bovina monto) estas monto kun supermara alteco 962 m en Ĉeĥio, situanta en Novohrada montaro. Ĝi estas la tria plej alta monto de distrikto České Budějovice. De la najbara monto Vysoká (1034 m) sudoriente kaj Kuní hora (925 m) sudokcidente ĝi estas apartigita per karakterizaj seloj.

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kraví hora
Rapidaj faktoj Lando, Regiono ...
Kraví hora
germane Kühberg, esperante Bovina monto
monto
Kraví hora, elstaranta super Hojná Voda
Oficiala nomo: Kraví hora
Lando  Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto České Budějovice
Historia regiono Bohemio
Montaro Novohrada montaro
Akvejo Černá, Stropnice
Situo Kraví hora
 - alteco 962 m s. m.
 - koordinatoj 48° 43′ 51″ N 14° 43′ 12″ O (mapo)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre Ĉeĥio
Situo enkadre Ĉeĥio
Situo enkadre Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kraví hora (Novohradské hory)
Portalo pri Geografio
Fermi

Temas pri arbarigita monto, unu el dominantoj de la norda parto de montaro, de malproksime videbla dominanto de la nordorienta deklivo estas vilaĝo Dobrá Voda kun pilgrima preĝejo. Superanta lignaĵo estas ordinara piceo. Sur la montopinto kaj proksime de ĝi troviĝas multnombraj granitaj rokformacioj, el kiuj eminentas formacio nomata Kapo de Napoleono.

Aliro

La plej facila aliro al la montopinto estas el municipo Hojná Voda sur verda turisma marko verda marko (1,1 km)[1] aŭ el Dobrá Voda sur ruĝa turisma marko ruĝa marko.

Belvedero

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kraví hora (Novohrada montaro, belvedero).

Proksime de la montopinto situas eksa soldata signalturo, kiu ekde la jaro 2001 servas kiel telekomunikila masto kaj ankaŭ kiel belvedero kun belvidoj al regiono de Nové Hrady, Baseno Třeboň, Šumava, Poluška, Kleť, Slepičí hory kun Kohout kaj al Bohemiamoravia montetaro.[2] Ĉe kalkano de la belvedero estas simpla turista tegmentejo.

Pluaj fotoj

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.