la plej komuna kaj geografie disvastigita specio de zebro From Wikipedia, the free encyclopedia
La Stepa zebro (Equus quagga, iam Equus burchellii), konata ankaŭ kiel komuna zebro aŭ Burĉela zebro, estas la plej komuna kaj geografie disvastigita specio de zebro.[1] Ĝi havas teritorion el sudo de Etiopio tra Orienta Afriko ĝis tiom for sude kiom ĝis Bocvano kaj orienta Sudafriko. La Stepa zebro restas komuna en ĉasrezervejoj, sed ĝi estas minacata pro homa agado kia ĉasado pro ties viando kaj felo, same kiel pro konkurenco kun gregaro kaj konflikto ĉe farmoj ĉe multe de ties habitato.
Subspecioj estas la formortinta Kvago kaj ses agnoskitaj vivantaj subspecioj, kvankam estas granda variado en felmodeloj inter individuoj. La stria modelo estas unila inter hufuloj de la regiono, kaj ties funkcioj estas pridisputataj. Sugestitaj funkcioj estas kamuflo, formoj de movo kamuflo, sociaj signalado kaj rekonado, kaj senkuraĝigado al mordontaj muŝoj.
La teritorio de la stepaj zebroj estas fragmentita sed etendas al multo de suda kaj orienta Afriko sude de Saharo. Ties habitato estas ĝenerale sed ne eksklusiva senarbaj herbejoj kaj savanaj arbaroj, kaj tropikaj kaj moderklimataj. Ili ĝenerale evitas dezertojn, densajn pluvarbarojn kaj konstantajn humidejojn, kaj rare foriras pli ol 30 kilometrojn el akvofonto.
La Stepa zebro estas tre sociema specio kiu formas haremojn kun ununura masklo, kelkaj inoj kaj ties ĵusa idaro; estas ankaŭ grupoj de fraŭloj. Grupoj povas kuniĝi por formi zebrarojn. La animaloj priatentas eventualajn predantojn pli ol kaŝi; ili bojas aŭ snufaskiam ili vidas predanton, kaj la harema masklo atakas predantojn kiaj hundoj, hienoj kaj leopardoj por defendi sian haremon. La specia populacio estas stabila kaj ne endanĝerita, kvankam kelkaj populacioj kiaj tiuj de Tanzanio draste malpliiĝis.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.