urbo de Slovakio From Wikipedia, the free encyclopedia
Košice (koŝice) (hungare Kassa [kaŝa], germane Kaschau, pole Koszyce) estas urbo en orienta Slovakio, en Regiono Košice (ties centro ĝi estas), fine en la samnoma distrikto, kies distriktejo ĝi estas. Košice havas la rangojn katolika ĉefepiskopejo kaj luterana episkopejo. En 2013 Košice kune kun la francia urbo Marsejlo estis la du Eŭropaj Kulturaj Ĉefurboj.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Košice (apartigilo) |
Košice | |||
germane Kaschau, hungare Kassa, pole Koszyce | |||
municipo de Slovakio • urbego • urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Košice | |||
Kromnomo: Urbo de toleremo | |||
Lando | Slovakio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Košice | ||
Historia regiono | Supra Hungarujo | ||
Parto de | Abov | ||
Rivero | Hornád | ||
Supermara alteco | 208 m s. m. | ||
Koordinatoj | 48° 43′ 12″ N 21° 15′ 29″ O (mapo) | ||
Plej alta punkto | Vysoký vrch | ||
- alteco | 851 m s. m. | ||
- koordinatoj | 48° 49′ 28″ N 21° 09′ 22″ O (mapo) | ||
Plej malalta punkto | Krásna nad Hornádom | ||
- alteco | 184 m s. m. | ||
- koordinatoj | 48° 40′ 09″ N 21° 20′ 23″ O (mapo) | ||
Areo | 242,768069 km² (24 277 ha) | ||
Loĝantaro | 238 593 (31.12.2019) | ||
Denseco | 982,8 loĝ./km² | ||
Unua skriba mencio | 1230 | ||
Primatoro | Jaroslav Polaček (Sendependa) | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 040 00 | ||
Tel. prefikso | +421-55 | ||
Kodo | 599981 | ||
Aŭtokodoj | KE | ||
Situo enkadre de Slovakio
| |||
Situo enkadre de Regiono Košice
| |||
Mapo de urbo
| |||
Vikimedia Komunejo: Košice | |||
Statistiko: MOŠ/MIS | |||
Retpaĝo: www.kosice.sk | |||
Portalo pri Slovakio | |||
Demonimo: Košicano | |||
Košice situas laŭ bordo Hornád, sub piedoj de montoj, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Miskolc-Prešov.
La unua mencio okazis en 1230 pri la komunumo. En 1312 la fortikaĵo estis sieĝita fare de reĝa hungara armeo, ĉar en tiu regiono Mateo Csák regis, ne akceptanta la reĝon. La urbo ricevis la rangon libera reĝa urbo en 1347. Parlamento okazis en la urbo en 1374. La fortikaĵo firme kontraŭstaris al Miĥaelo Perényi en 1441 kaj poste al Wladislaw la 1-a. En 1449 la husanoj estre de Giskra venkis la hungarojn. En1491 pola princo Albert ne povis okupi la fortikaĵon. La urbo omaĝis en 1526 al Ferdinando la 1-a (Sankta Romia Imperio), sed en 1536 orienthungara reĝo Johano Szapolyai (sapojai) okupis ĝin, tamen en 1551 Ferdinando reakiris. En 1604 princo de Transilvanio Stefano Bocskai okupis la urbon kaj komunukis liberecon de religioj. Post kelkaj jaroj tie mortis Bocskai. Princo de Transilvanio Gábor Bethlen en 1619 okupis la urbon, en 1625 edziĝis. Tie oni elektis princo de Transilvanio Georgo Rákóczi en 1644. Oni fondis ĉeflernejon kaj presejon en 1657. En 1677 la aŭstroj okupis la urbon kaj ili konstruis pli novan fortikaĵon, kiun grafo Emeriko Thököly okupis en 1682, sed iom poste la aŭstroj reokupis ĝin. En 1703 la urbo omaĝis al Francisko Rákóczi la 2-a, kiu elektis ĝin ŝatata urbo.
En fine de 1848 kaj komence de 1849 la aŭstroj venkis la hungarojn, sed post monato la hungaroj tamen akiris ĝin. Somere la rusa armeo okupis la urbon. En 1906 oni konstruis domon de Rákóczi kaj reentombigis lin en la preĝejo. En 1910 la urbo estis departementejo de Abaúj-Torna, en la urbo loĝis 44 211 da homoj (33 350 hungaroj, 6547 slovakoj, 3189 germanoj, 453 poloj, 227 ĉeĥoj kaj 210 rutenoj). La ĉeĥa armeo okupis la urbon en 1918, sed la tiam komunista hungara armeo reokupis ĝin en 1919. Tiam laŭ kontrakto de francoj la hungaroj forlasis la regionon, sed spite la kontrakton la rumanoj restis ĉe Tiso. En 1920 la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Laŭ la Arbitracio de Vieno la regiono rehungariĝis. En 1941 nekonataj flugmaŝinoj bombatakis la urbon, sekve Hungario atakis Sovetunion.
En 1944 la Ruĝa Armeo okupis la urbon, la regiono apartenis denove al Ĉeĥoslovakio, poste prezidanto Beneš tie deklaris dekretojn, en kiu la hungaroj perdis siajn rajtojn, parte ili estis deportitaj.
Nun en 2001 vivis tie 236 093 da loĝantoj (210 340 slovakoj, 8940 hungaroj, 5055 ciganoj, ktp).
Ĝi estis alianco de 5 gravaj urboj en orienta parto de Supra Hungarujo fine de la mezepoko. La loknomoj estas unue hungare (uzataj ĝis 1920), poste laŭ la nuna slovaka formo:
En Košice veturas tramoj, trolebusoj kaj aŭtobusoj. Pri urba trafiko zorgas kompanio Dopravný podnik mesta Košice, a. s (ilian retejon vidu ĉi tie ). Plej longan tradicion havas tramoj, kiuj komencis veturi en jaro 1891 (tiam temis pri ĉevala tramo), en jaro 1892 vaporaj tramoj kaj en jaro 1914 komencis veturi elektraj tramoj. Tramoj ĉefe ofertas konekton ne nur al loĝkvartaloj, sed ankaŭ al firmao U. S. Steel.
En jaro 1955 komencis esti uzitaj en transporto aŭtobusoj. Ili kune trolebusoj priservas noktan transporton. Kelkaj aŭtobusoj havas gasmotoron.
Trolebusoj estas uzataj de jaro 1993, sed estas nur du linioj.
Košice havas regulan trajnan konekton kun ĉefurbo Bratislava. Krome estas ankaŭ bona konekto kun ĉefurbo de Ĉeĥio, Prago (unu taga trajno kaj tri noktaj trajnoj). Eblas ankaŭ uzi dufoje dum tago trajnon al Budapeŝto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.