Kota (कोटा) (pli frue Kotah) estas milionurbo, universitata urbo kaj grava industria centro en Barato, en subŝtato Raĝastano.
Kota | |
urbo | |
Templo en Kota | |
Lando | Barato |
---|---|
Ŝtato | Raĝastano |
Situo | Kota |
- alteco | 271 m s. m. |
- koordinatoj | 25° 11′ 00″ N 75° 50′ 00″ O (mapo) |
Areo | 203 km² (20 300 ha) |
Loĝantaro | 1 076 000 (2011) |
Horzono | UTC + 5:30 |
Poŝtkodo | 324 000 |
Telefona antaŭkodo | 0744 |
Situo enkadre de Barato
| |
Vikimedia Komunejo: Kota, Rajasthan | |
Portalo pri Barato | |
En la urbo vivas 1 001 694 loĝantoj sur areo de 527 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 901 loĝantoj/km².
Kota etendiĝas laŭ rivero sur tre mildaj deklivoj. Ĝajpuro troviĝas 246, Delhio 498, Mumbajo 920 km-ojn.
Kota dum la historio apartenis al diversaj regantoj. Foje ĝi estis administrejo de eĉ sendependa regno.
Kota havas imponan sterkofabrikon. En la ĉirkaŭaĵo fekundaj kampoj etendiĝas, kie oni kultivas tritikojn, rizojn, kotonojn kaj similajn, tial agrikultura komerca centro funkcias en la urbo. Kota famas pri tre bonkvalita kalkoŝtono.
Kota estas bone ligita al la plej multaj gravaj grandurboj per vojoj kaj fervojoj. La plej proksima flughaveno funkcias en Ĝajpuro.
Kota havas tropikan klimaton kun influo de musono, kie regas varmegaj someroj inter aprilo-oktobro. La temperaturo tiam superas la 40 °C-ojn. Dum vintro neniam frostas. Jare pluvas 886 mm. Nur inter majo-oktobro pluvas.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.