birda familio From Wikipedia, the free encyclopedia
La buceredoj (Bucerotidae) aŭ kornobekuloj estas birda familio, kies specioj vivas en tropika Azio kaj Afriko. Al la familio apartenas ĉirkaŭ 50 specioj. Kvar specioj estas tre endanĝerigitaj pro formorto kaj enlistiĝas laŭ CITES en aldono I, pliaj 24 specioj en aldono II.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Ili havas grandan, plej ofte kurban bekon, kiu surhavas ĉe la genrospecioj Tokos ŝvelaĵon. Tiu "korno" ne estas kava kaj ne konsistas el osta histo. Sur la kapo kaj kolo troviĝas nudaj, okulfrape kolorigitaj haŭtpartoj. Plua propreco estas la longetenda korpo, longa kolo kaj mallonga kaj larĝa flugilo. La longa vosto portas 10 vostoplumojn.
Ĉiu buceredo nestas en arbokavaĵoj, tra mallarĝa truo, kiu malhelpas la prirabon de la nesto.