From Wikipedia, the free encyclopedia
Korfpilkado aŭ nederlanda korbopilkado estas pilka sporto, tre simila al korbopilkado, eltrovita en Nederlando en 1902. La nederlanda nomo korfbal tradukiĝas laŭvorte per «korbo-pilko».
Korfpilkado | |
---|---|
speco de sporto | |
teama sporto • pilkosporto | |
Fakoj | |
Kulminaj konkursoj | |
Internacia federacio | |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Sporto | |
Nico Broekhuysen, amsterdamana instruisto serĉis ludon por siaj gelernantoj. En 1902, li ekkonis la «ringball» (simila al «netball») en Svedio. Hejmen revenante, li inspiriĝis el ĝi.
Pro ĝia origino, tiu sporto ludiĝas ĉefe en Nederlando, kaj Flandra Belgio. Ĝia ĉefa eco kuŝas en ĝia nepra geeco: kvar viroj kaj kvar virinoj en ĉiu teamo.
Ĝi estis prove ludita en olimpikoj de 1920 (Antverpeno) kaj 1928 (Amsterdamo).
La internacia federacio de Korfpilkado (FIK) naskiĝis en 1928. Ĝi arigas 51 federaciojn komence de la 21a jarcento.
Korfpilkado enlistiĝis en la Mondaj Ludoj ekde 1985. La monda ĉampionado okazas ĉiun kvaran jaron ekde 1978. En ĝi, regas Nederlando kaj Belgio...
Korfpilkado ludiĝas jen interne (40 m x 20 m) jen ekstere (60 m x 30 m) sur tereno disigita en du zonoj. En ambaŭ zonoj, troviĝas fosto, 3,5 m alta, ekipita ĉe la supro per korbo cilindroforma, kaj sen fundaĵo. La pilko similas tiun de l' futbalo.
La du teamoj konsistas el po ok ludantoj, po kvar viroj kaj po kvar virinoj en ambaŭ zonoj (atako kaj defendo). Post ĉiuj du goloj (enkorbigoj), oni interŝanĝas la rolojn (atakantoj iĝas defendantoj kaj reciproke).
La regularo malpermesas:
En la unuaj tempoj, la teamoj konsistis el 12 teamanoj, kaj kiel por netball, la tereno estis disigitaj en tri zonoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.