From Wikipedia, the free encyclopedia
Koprofagio (la termino originas de la greka: κόπρος kopros, "fekaĵo" kaj φαγεῖν fagein, "manĝi") estas manĝado de fekaĵo. Ĉe homoj estas simptomo de iuj psikaj malsanoj aŭ seksaj aberacioj (koprofilio).
Detritovoruloj, ankaŭ konataj kiel rubomanĝantoj, estas heterotrofoj kiuj akiras nutraĵojn konsumante detritojn (t.e. malkomponiĝantajn plantajn kaj animalajn partojn same kiel fekaĵon).[1] Sterkoskaraboj estas skaraboj kiuj manĝas sterkon/fekaĵojn.
Koprofagio estas ofta ĉe birdoj. Konata ekzemplo estas Kadavrogrifoj (Neophron percnopterus) kiuj manĝas ekzemple bobofekaĵojn por akiri karotenoidajn pigmentojn kiuj flavigas iliajn kapojn kaj krurojn [2]. Multaj paseroformaj konsumas la fekosakojn de siaj idoj, utilaj por eviti predantojn sed ankaŭ por recikligi nutraĵojn. Ĵusa studo montris, ke la koprofagio estas sufiĉe etenda ĉe birdoj, kaj sugestas, ke ĝi povus utili ankaŭ por formi kaj adapti la mikrobioton de la intesto al mediaj ŝanĝoj aŭ al la dieto, kiel okazas ĉe la longdistancaj migrobirdoj. Tamen tiu konduto povus ankaŭ okazigi riskojn pro ekspono al kemiaj poluantoj, patogenaj mikroboj kaj mikroboj rezistantaj al antibiotikoj. Tio kondukas al plua esplorado.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.