La konga lingvo (en propra lingvo: kikongo) estas afrika lingvo aŭ grupo de parencaj lingvoj parolata en suda Kongo Brazavila, sud-okcidenta Kongo Kinŝasa kaj norda Angolo de 8 milionoj da parolantoj. Ĝi havas multajn nomojn en konga lingvo mem, kiel kikongo, kikongo ya leta, kileta, kituba kaj munukutuba. Ĝia ISO-kodo estas kg
. Ekzistas Vikipedio en la konga lingvo.
konga | ||
Kikongo | ||
Disvastiĝo de konga lingvo | ||
makrolingvo • moderna lingvo • natura lingvo | ||
---|---|---|
Kongo-Yaka-Sira | ||
Parolata en | Demokratia Respubliko Kongo Respubliko Kongo Angolo | |
Parolantoj | 5 016 500 | |
Denaskaj parolantoj | 8 milionoj | |
Skribo | Latina skribo | |
Lingvistika klasifiko | ||
Niĝerkonga lingvaro | ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | Demokratia Respubliko Kongo (Kongo Kinŝasa), Respubliko Kongo (Kongo Brazavila), Angolo | |
Lingva statuso | nacia lingvo | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | kg | |
ISO 639-2 | kon | |
ISO 639-3 | kon | |
SIL | KON | |
Glottolog | core1256 | |
Angla nomo | Kongo | |
Franca nomo | kikongo | |
Vikipedio | ||
Variantoj
La konga inkludas multajn parencajn sed ne interkompreneblajn variantojn, ekzemple kilari, kindibu, kintandu, kisolongo, kisundi, kijombe kaj ĉivili. Iuj fakuloj klasifikas ilin kiel unu dialektan kontinuumon, dum aliaj (inter ili Heidi Goes) preferas klasifiki ilin en pluraj apartaj lingvoj.
Malsamecoj
Unu malsameco inter kongaj variantoj estas la maniero formi diminutivajn substantivojn. Kelkaj uzas specialajn substantivo-klasajn prefiksojn, aliaj kunmetadon kun derivaĵoj de la pra-bantua *(j)ánà "infano", kaj aliaj duobligon. Due, la variantoj aplikas malsamajn sistemojn de morfofonologia vokalharmonio inter radikoj kaj sufiksoj.[1]
Origine la norma konga lingvo estis interkomuniklingvo de etnaj kongoj, kiuj parolas multajn parencajn sed ne interkompreneblajn lingvojn. Aliaj etnoj adoptis la kongan lingvon dum konstruado de fervojo de Matadi ĝis Kinŝaso (1890-1898) kaj de Pŭantenŭaro ĝis Brazavilo (1924-1934), ĉar tiaj grandaj verkoj bezonis pli da laboristoj ol la konga regiono povis doni. Do multe da nekongaj popoloj kunlaboris kun la kongoj, kaj ili uzis la kongan interkomuniklingvon por interkomunikado.
Al la kreo de la konga interlingvo ankaŭ kontribuis la koloniistoj. Al ili estis malfacile lerni la multajn parencajn lingvojn, tiel ili kreis novan lingvon el la kikonga, nomatan kikonga de la ŝtato.[2]
Statuso
La konga lingvo havas oficialan statuson en Kongo Brazavila, Kongo Kinŝasa kaj Angolo, kie ĝi estas nacia lingvo. Sendependismaj fortoj en la angola eksklavo Kabindo proponas oficialigi norman kabindan varianton, la fiotan. Heidi Goes kontraŭe rekomendis normigi kvar apartajn lingvojn en Kabindo, el kiuj kelkaj etendiĝas trans ĝiajn landlimojn.[3]
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.