romkatolika koncilio en Bazelo, kiu moviĝis al Florenco en 1439 From Wikipedia, the free encyclopedia
Bazela Koncilio (latine: Concilium Basiliense) estis kunvokita je Bazelo fare de papo Marteno la 5-a; fakte nur Eŭgeno la 4-a povis malfermi ĝin en la 23.6.1431 (fare de la komisiito Giuliano Cesarini).
La unua kunsido estis en la 14.12. dum iu oni parolis pri la ekradikado de herezuloj (t.e. la husitoj), kreo de ĝenerala paco, ekumenismo kaj eklezia reformacio. Baldaŭ Eŭgeno 4-a mem, malkontenta pri mildeco kontraŭ herezuloj, malporis ĉi konsilion kaj eĉ ordonis ties ĉeson.
Sed la koncilianoj deklaris lin abdikita daŭrigante la kunsidon: ili diris ke la deklaroj de la koncilio de Konstanco klare diris ke koncilianara volo estus pli forta ol papa. Apogis la koncilianojn imperiestro Sigismondo.
Komence oni ne kontraŭis privilegiojn pro la husitoj koncerne la komunion pane kaj vine kaj la uzon de la ĉeĥa lingvo. En 1434 Eŭgeno ree agnoskis la koncilian legitimecon. Oni ankaŭ priparolis la dignecon kaj la elekton papajn por malhelpi nepotismon; ankaŭ la episkopara potenco pligrandiĝu. Orgojlaj ambicioj ambaŭflankaj (do koncilianare respektive pape) baldaŭ blokis multon. Post novaj protestoj de Eŭgeno li devis aperi antaŭ la koncilianoj kiuj en la 1438 simple rifuzis akcepti ties papadon.
Sed tiam la italaj klerikoj sub kardinalo Giuliano deklaris sin fidelaj anoj de la papa partio; similon faris la franca ĉefepiskopo Ludoviko de Arles. La papo dum la kunsidoj 38 kaj 39 deklariĝis herezulo kaj fiulo pro simonio, fiĵuro kaj malbona administrado; protestis tion episkopoj hispanaj kaj italaj. Fine oni elektis dukon Amadeo de Savojo papa (sub la nomo Felikso la 5-a). Fakta agnosko de la nova ĉefpontifiko iĝis nur en Bavarujo, Hungarujo, Aragonio kaj parte en Svisujo. Francujo kaj la plejparto de la germanlingvaj princoj ja akceptis la porreformaciajn dekretojn de la koncilio sed deklaris sin neŭtralaj resten.
Tio malgrandigis la renomon de la koncilio al kio kontribuis ankaŭ la intertempa sukcesa repaciĝo kun la orientaj eklezio fare de papo Eŭgeno en Florenco. Fina kunsido Bazele estis en la 10.5.1443.
Post la morto de Eŭgeno la 4-a kvazaŭ ĉiuj eksaj koncilianoj akceptis je Lozano la pacbuleon de papo Nikolao la 5-a; kontraŭpapo Felikso montris sin komprenema akceptante por si simplan kardinalecon.
Interesaj kromaj decidoj konciliaj estis: malpermeso de konkubineco por klerikoj, de karnavalaĵoj kaj kermesoj enkirkaj kaj la enkonduko de la festo pri la senmakula koncipiĝo.
"Baseler Concil" - ĉe: Pierers Universal-Lexikon, volumo 2, Altenburg 1857, p. 373
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.