Remove ads
komunumo en Litovio From Wikipedia, the free encyclopedia
Švenčionys estas subdistrikta komunumo, kaj ene de ĝi unu el tri plej grandaj urbetoj, en la oriento de Litovio - ĝia administra centro estas la samnoma urbo Švenčionys. Komunumo kaj urbo ekde 1995 ĝis 2010 apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Vilnius (Vilno), kaj troviĝas 84 kilometrojn nordoriente de la nacia kaj distrikta ĉefurbo Vilno, proksime al la limo al Belorusio. En 2023 en la komunumo vivis 22 265 loĝantoj, el tio komence de 2020 en la urbo mem 4 065. Laŭ nombro da loĝantoj ankoraŭ iom pli grandaj estas du pliaj urboj de la komunumo, Švenčionėliai kun 6 900 loĝantoj kaj Pabradė kun 6 500. Al la teritorio apartenas parto de la lago Asveja.
Komunumo Švenčionys | |||||
---|---|---|---|---|---|
subdistrikta komunumo de Litovio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 18116 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 22 265 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 13 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 55° 7′ N, 26° 10′ O (mapo)55.11666666666726.166666666667 [+] | ||||
Alto | 183 m [+] | ||||
Areo | 1692 km² ( 169 200 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Švenčionys District Municipality [+] | |||||
Švenčionys | |
Bazaj datumoj | |
---|---|
ŝtato: | Litovio |
distrikto: | Vilnius (Vilno, ĝis julio 2010) |
administra centro: | Švenčionys |
nombro de loĝantoj: | 22 265 (en 2023) |
en la urbo mem: | 4 065 (stato 2020) |
areo (komunumo): | ĉ. 1692 km² |
internacia telefona prefikso: | (+370) 387 |
koordinatoj: | 54° 46' norde, 24° 38' oriente |
Jam dum la 13-a jarcento la urbo estis la koro de historia regioneto kun la nomo "Nalšia", kiu situis en la pleja nordoriento de Litovio kaj limis kun la teritorio konkerita fare de la Livonia ordeno de germanaj kavaliroj norde - en kaj pri la regiono dum la mezepoko pli ofte okazis akraj bataloj. Dum la 15-a jarcento en la regiono la litova grandduko Vytautas setligis tatarojn, kiuj estis talentaj artmetiistoj, kaj pro ili Švenčionys iĝis unu el la gvidaj mezepokaj artmetiistaj centroj de Litovio.
Dum 1800 la urbo ricevis formalajn urbajn rajtojn. 12 jarojn pli poste, dum 1812 ĝin travojaĝis la armeo de Napoléon Bonaparte survoje al provo konkeri Rusion, kaj Lev Tolstoj mencias la urbon en sia romano "Milito kaj Paco".
Dum la jaro 1883 en la urbo ekfunkciis - en Litovio siatempe unika - fabriko por prilaboro de sanigaj herboj; dum 1928 en la urbo aldoniĝis dua tia fabriko.
Parto de la komunumo estas la loĝloko Kaltanėnai. Tie en 1967, samtempe kun la 9-a Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-9) en la ĉefurbo de Litovio, Vilno, aktivula junularo aranĝis la unuan junularan esperantistan tendaron en Litovio, kiu en la Sovetia Esperantista Junulara Movado (SEJM) ricevis la titolon SEJT-9. BET-oj kaj SEJT-oj estis fundamento de la organizita Esperanto-movado en Sovetunio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.