From Wikipedia, the free encyclopedia
La komunumaro Kröv-Bausendorf - germane Verbandsgemeinde Kröv-Bausendorf [ferBANTSgemajnde KRÖV-BRAŬzndorf], mallonge VG Kröv-Bausendorf - estis administra komunumaro en Germanio, ĉirkaŭ la centraj komunumoj Kröv, la administra centro, kaj Bausendorf, kiuj kune donis siajn nomojn al la komunumaro. Ĝi troviĝis en la distrikto Bernkastel-Wittlich de la federacia lando Rejnlando-Palatinato, borde de la rivero Mozelo, kaj ampleksis plejparton el la areo de la historia malgranda propra regno, kiu havis la nomon "Kröver Reich". Fine de 2012 la komunumaro entute havis 8693 loĝantojn. La administrejo de la komunumaro centre plenumis iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia. Komence de julio 2014 la administra unuo malfondiĝis kaj la membraj komunumoj doniĝis al la komunumaro Traben-Trarbach.
Kröv-Bausendorf | ||||||
| ||||||
komunumaro | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | |||||
Distrikto | Distrikto Bernkastel-Wittlich | |||||
Urborajtoj | Komunumaro (Verbandsgemeinde) | |||||
Aŭtomobila kodo | WIL | |||||
Subdivido | 10 komunumoj (Gemeinden) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Otto Maria Bastgen (ĝis junio 2014) | |||||
Adreso de la administrejo | Robert-Schuman-Str. 65 54536 Kröv | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 8693 (stato: fine de decembro 2012) | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 59′ N, 7° 5′ O (mapo)49.97767.0846 | |||||
Areo | 116,36 km² | |||||
Kiel preskaŭ ĉie en la regiono borde de la rivero Mozelo en la komunumaro ekonomie gravas la vinkultivado.
Unuopaj membraj komunumoj |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.