Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Komputilujo[2] aŭ komputilkorpo estas komputila aparataro kiu enhavas la ĉefajn komponentojn de komputilo. La ujo estas kutime fabrikita el ŝtalo, aluminio aŭ plasto. Sed ekzistas ankaŭ komputilujoj el alia materialo (kiel ligno) por dizajnaj ujoj.
Komputilujoj ekzistas en diversaj grandecoj kaj formoj. En 2005 la plej populara formo de ujo estis ATX.
Oftaj formoj estas tiel nomataj "turoj", kiel minituro, midituro kaj maksituro, surtablaj horizontalaj modeloj kaj ujoj en kiuj la komputilo estas integrita. Turoformaj komputilujoj estas pli grandaj kaj okupas pli da spaco.
La diversaj malpli grandaj komputilujoj plipopulariĝas. Ili estas fabrikitaj de entreprenoj kiel Shuttle Inc. kaj AOpen. La ĉeftabulo Mini-ITX estas ofte uzata tabulo kiu estas dizajnita speciale por tiu ĉi tipo de ujoj. Ankaŭ la Mac mini de Apple estas tipa ekzemplo.
En komputilujoj kutime troviĝas ĉeftabulo, durdisko, nutrado[1] (kurentprovizo[1]), diversaj komputilaj kartoj, lumdisko-legilo ktp.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.