From Wikipedia, the free encyclopedia
La kompoŝtvermo (Eisenia foetida) estas unu el la plej disvastiĝintaj specoj de vermoj en Eŭropo. Ĝi vivas precipe en kompoŝto, stala sterko aŭ malkomponiĝantaj plantrestaĵoj.
Kompoŝtvermo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kompoŝtvermo | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
La genro Eisenia estas nomata laŭ la sveda natursciencisto Gustaf Eisen. La latina aldonaĵo foetida signifas „stinka“.
La kompoŝtvermo longas ĝis maksimume 9 centrimetrojn. Ĝia korpo konsistas el 105 segmentoj kaj havas la koloron de viando. Ĉiu segmento havas purpuran ringon. Kompare al aliaj vermoj ĝi estas tre moviĝema kaj fuĝas je la minimuma molesto.
Ĉe la clitellum oni povas rekoni la seksan maturecon de la vermo. La Eisenia foetida estas hermafrodita, sed necesas du el ili por generado.
Malgraŭ la nomo, la kompoŝto en kiu vivas kaj "laboras" la vermoj Eisenia foetida, ne malbonodoras. Nur se ili estas ĝenataj la vermoj eksudas pikantan likvon de kiu venas la nomo en la latina formo. Thomas J. Barrett
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.