Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kolumbia Distrikto (angle, Columbia District) estas brita nomo por regiono, kies usona nomo estis Oregona Lando (Oregon Country). Temas pri parto de okcidenta Norda Ameriko nun konsistiganta, pli-malpli, la sudajn du trionojn de la kanada provinco Brita Kolumbio kaj la usonajn subŝtatojn Vaŝingtonio, Oregono, Idaho, kaj parton de Montano. La plej ekstrema usona pretendo en la nordo atingis latitudon de nordaj 54 gradoj, 40 minutoj, kaj la plej suda brita pretendo atingis 42 gradojn (nordajn). Per la Oregona Traktato de 1846, la landlimo inter Usono kaj Brita Kolumbio fiksiĝis, sur la ĉeftero, ĉe la 49-a grado de latitudo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.